E ŭ r o p o n t o
Interregiona retejo

Esperanta indekso   Беларускi iндэкс   Český index   Deutscher Index   English index   Índice español   Index français   Hrvatski indeks   Magyar index   Indice italiano   Nederlands index   Index lietuviškai   Indeks polski   Índice português    Index în limba română   Русский индекс   Slovenský index   Slovenski indeks   Український iндекс

 

Silezia Esperanto-Asocio
(regiona kultura societo)

     

        Silezia Esperanto-Asocio estas registrita neprofitdona kultura regiona societo. Fondis ĝin en 1992 grupo da vroclavaj esperantistoj. Ili decidis ĉerpi el preskaŭ centjara tradicio de Esperanto-movado en Silezio kaj samtempe aktive partopreni konstruadon de la nova unuiĝinta Eŭropo, en kiu ĉiuj formantajn ĝin nacioj interrilatos kiel egalrajtaj partneroj. La asocio celas:  
1) popularigadi la lingvon Esperanto kiel neŭtralan rimedon en internaciaj kontaktoj,
2) disvastigi ideon de egalrajteco de lingvoj kaj kulturoj de malgrandaj nacioj kun lingvoj kaj kulturoj de grandaj nacioj, 
3) informadi pri civilizaj, sciencaj kaj kulturaj atingaĵoj de Silezio pere de la lingvo Esperanto,
4) pliprofundigadi konon pri kulturo de aliaj nacioj pere de la lingvo Esperanto,
5) popularigadi genealogiajn esplorojn kaj familian tradicion, kiel unu el rimedoj, per kiu malgrandaj nacioj povas konservi sian etnikan individuecon,
6) entrepreni kulturan kaj distran agadon por la membroj.  

Adreso de la sidejo:  
ul. Dubois 3 
PL-50-208 Wroclaw
Pollando

Estrardeĵorado kaj klubaj renkontiĝoj de membroj ĵaŭde de en la horoj 17.00 - 20.00

Telefono: (+48) 71 329 69 54
Skajpo: Retkafejo
Kiam kontaktiĝi skajpe kun vroclavaj esperantistoj
E-poŝto: vroclavo(a)poczta.onet.pl

Unuobla aŭ familia (gepatroj kun lernejaĝaj infanoj) jara membrokotizo estas 20 USD (18 EUR, 60 PLN aŭ egalvaroro en alia valuto) pagebla al la bankokonto:
Slaski Zwiazek Esperancki
ul. Dubois 3/1, PL 50-208 Wrocław
Lukas Bank Wroclaw
(IBAN) PL 90 1940 1076 3026 8339 0000 0000
SWIFT (BIC code): LUBWPLPR

Estraro:  
• Prezidanto: Adam Pleśnar 
• Vicprezidantino: Teresa Pomorska 
• Sekretario: Bogusław Roth
• Trezoristo: Grzegorz Pisarski
• Estraranino: Elżbieta Gorgoń

Revizia Komisiono: Andrzej Pękalski (prezidanto), Tadeusz Hołubowicz (sekretario), kaj Teresa Lubas (membro) 

Estro de Malsuprasilezia Integracia Eŭroklubo: Andrzej Olejarz

Niaj retejoj:
http://vroclavo.republika.pl/  (Retejo de la Estraro)
Eŭroponto
Sileziano   (Regiona retejo)
Lingva kaj Genealogia Retkafejo „Kuzoj el Eŭropo“


Aktualigo: marto 2008

Bonvolu skribi al Eŭroponto

Kodado: Unikodo UTF-8

Aktualizacja: marzec 2008

Napisz do Europonto

© SEA & Worsten 2004