![]() |
Kroniko de radiaj disaŭdigoj en kaj pri Esperanto |
| Kompilanto: Edward Wojtakowski Vroclavo (Silezia Esperanto-Asocio) |
|
1924 |
| VROCLAVO BRESLAU unua esperantlingva disaŭdigo de Radiostacio Breslau 16.06.1924. [disaŭdigoj likviditaj de nazioj en 1933] |
|
(„Das Esperanto ein Kulturfaktor”, Band 8, Berlin 1928, p. 118) |
|
1925 |
| VROCLAVO
BRESLAU Zamenhofa soleno
en Radiostacio Breslau. Merkredon,
la 16-an de decembro 1925, je 20,30 h (MET) per ondo 418 (interstacio
Gleiwitz, ondo 251) okazos Zamenhofa soleno je memoro de naskiĝo de l'aŭtoro
de la lingvo internacia Esperanto. Programo 1. Esperanto-marŝo (Maier} 2. Prologo (verk. Wolfson, recit. Lotte Schwarz) 3. Festparolado (Siegmund Freund) 4. Kantoj (Karl Brauner) a) Recitativo kaj ario el opero Xerxes (Händel b) Tom, la rimulo (Löwe) 5. Recitado (Lotte Schwarz) a) Monologo kaj kanto de parcoj el Ifigenio (Goethe) b) Mia penso (Zamenhof) c) Siberia lulkanto (Baghy) 6. Vivu Esperanto, marŝo (Menzel) 7. Recitado (Lotte Schwarz) a) Du Sake-vendistoj (Tokuchi Kodo) b) Dramo en forno (Bela Manto) c) Helpo (Fes) 8. Kantoj (Karl Brauner) a) Vi estas kiel floro (Liszt) b) Amfidelo (Brahms) c) Soleco (Wolf) d) Amsoleno (Weingärtner) e) La Espero (Mйnil) 9. Esperanto-himno (Radio-orkestro) Ĉiuj aŭskultantoj estas petataj, sendi poŝtkarton pri la aŭdo-rezulto al „Schlesische Funkstunde”, Breslau 13, Hohenzollernstr. 93. |
|
(el „Heroldo de Esperanto“, Novembro 1925, N-ro 91 (319), p. 3) |
| VROCLAVO BRESLAU Post finiĝo de la radio-kurso por komencantoj daŭradas kurso por pliperfektigo, dank' al unuigitaj klopodoj de Eklezia Konsil. prof. Ed. Becker, rektoro Joseph Driessler kaj instruistino Margarete Polier. |
|
(el „Esperanto”, Februaro 1925, N-ro 294 (2), p. 11, 12, 13) |
|
|
|
1928 |
| VROCLAVO
BRESLAU Radio Breslau
(322.6 m - 4.0 kW) Friday 9.15 p.m. [vendrede 21.15], Esperanto Ten Minutes
(f-ino Margarete Polier) [ekde junio]: Saturday, 6.20 p.m. [sabate 18.20], Esperanto Lesson (s-ro Hans Joachim Plehn) ekde aŭgusto: Saturday, 5.20 p.m., 10 minutes. Talks on Silesia and its literature, commencing 28.07.1928 |
| GLIWICE
GLEIWITZ Radio Gleiwitz
(250 m) Relays Breslau Friday 9.15 p.m. [ekde junio]: Radio Gleiwitz (329.7 m - 6 kW) Relays Breslau, Saturday, 5.20 p.m. |
|
(el „International Language”, Januaro ĝis Decembro 1928) |
|
|
|
1929 |
| KATOWICE El Interparolo
de pastro Ramboux kun direktoro de la Radiostacio Katowice: ─ Ho! diris la radiodirektoro, mi neniam permesis, ke oni parolis esperantlingve per la radiostacio de Katowice. ─ Kial do, Sinjoro Direktoro? ─ Kial? Ĉar la radiostacio de Katowice devas batali la influon de Sovetio, kaj Sovetio multe uzas Esperanton, tiel ke la internacia lingvo estas preskaŭ sia. ─ Permesu, Sinjoro Direktoro, Vi ne uzas Esperanton, ĉar Sivetio utlias ĝin! Kaj vi tute ne volas uzi ilon de la sovetoj uzatan! Mi do tre miras, ke vi uzas ĉiutage radio-elsendojn, ĉar vi scias, ke sovetoj uzagas radion, por disvastigi iliajn ideojn tra la tuta mondo ... Sinjoro la direktoro proparolis alian temon kaj precipe la aranĝon de mia franclingva parolado per radio. Mi ja devis paroladi la vesperon mem je la 22-a. ─ Pri kio vi parolos, Pastra Moŝto? ─ Pri la internacia kunlaborado de la katolikoj. ─ Ĉu vi ne povus resumi vian paroladon franclingvan en Esperanto? ─ Dankeme jes, Sinjoro Direktoro. Kaj jen kiamaniere Esperanto estis disaŭdigata, la unuan fojon, per la radiostacio de Katowice. La radiostacio de Katowice estas tre potenca kaj aŭdebla en tuta Eŭropo. |
|
(el „Espero Katolika”, Decembro 1929, N-ro 70, p. 132) |
|
|
|
1931 |
| VROCLAVO BRESLAU Antaŭkongreso en Breslau. La antaŭkongreson en Breslau partoprenis kongresanoj el dek landoj. Amika kunveno 30.07.1931 sur Liebichs-altaĵo, 31.07. gvidadoj tra la urbo, aŭtobusa rondveturo. Samvespere akcepto per la urba estraro en la salonego de la urba deputitaro. Alparolis la kongresanojn urbestro Mache en la nomo de la urbo, Geheimrat Rosenfeld por la Gesellschaft für vaterländische Kultur” kaj la Humboldtsocieto, d-ro Grumbkow en la nomo de la Radio-stacio. Por la esperantistoj en Breslau parolis Siegmund Freund, la delegito de UEA. Vizito al la mezepoka urba domo kaj la muzeo en la iama kastelo finis tiun antaŭkongresan kunvenon. La partoprenintoj kore dankas al f-ino Elsa Koschate, Bernhard Zenker, f-ino Margarete Polier por la afabla gvidado. |
|
(el „Esperanto”, Septembro/Oktobro 1931, N-ro 373-374 (9/10), p. 10) |
|
|
|
1932 |
|
TALINO Profesoroj
parolas Esperante per radio. – Je la iniciato de la estona
Akademia Esperanto-Klubo la estonaj radiostacioj en Tallin kaj Tartu
decidis disaŭdigi en Esperanto paroladojn de la jenaj eminentaj estonaj
scienculoj: D-ro August Tammekann prof. de geografio en la universitato de Tartu (pri „La lando Estonio“, la 30-Okt.-1932 je la 18.00 - 18.30 h. laŭ MET); D-ro Peeter Köpp, prof. de agronomio en la universitato de Tartu, membro de la Internacia Agrikultura Instituto en Romo (pri la estona agrikulturo, la 20-Nov.-1932j e la 18.00 - 18.30 h. laŭ MET S-ro Anton Kasemets ... D-ro Albert Saareste ... Prof. H. Richter ... D-ro Hans Kruus ... Ni varme rekomendas al la legantj de La Praktiko, ke ili aŭskutu la supre menciitajn radio-paroladojn, por ricevi informojn pri la malmulte konata Estonio kaj por aŭdi la mondlingvon el la buŝo de eminentaj scienculoj kaj artistoj. Oni instigu ankaŭ neesperantistojn aŭskulti tiujn paroladojn, por ke ili konvinkiĝu pri la taŭgeco kaj progreso de nia lingvo. Post la aŭdo oni sendu leteron aŭ poŝtkarton al la radiostacio de Tallin aŭ Tartu (adreso: Radiostacio) kun danko pro la parolado kaj kun instigo al pluaj similaj paroladoj. |
| ZAGREBO La radio-stacio en Zagreb (Jugoslavio) disaŭdigas de la 22-a de Oktobro 1932 en ĉiu dua sabato propagandajn prelegojn pri Esperanto azranĝatajn de la Studenta Esperantista Klubo en Zagreb. |
| HE:LSINGBORG La radio-stacio en Helsingborg (Svedujo) dissendas en ĉiu dua dimanĉo Esperanto-kurson kaj paroladon. La 6-an de Novembro 1932 parolas la rumana redaktoro Tiberio Morariu kaj lia sveda edzino Lizzi Andersson pri la temo: „Per Esperanto tra Mezeŭropo“. |
| VARSOVIO La radiostacio de Varŝavo (ĉefurbo de Polujo) decidis okazigi regule radio-paroladojn en Esperanto en ĉiu dua merkredo je la 22.40 - 22.55 h. La unuan paroladon faros s-ro T. Hodakowski pri la „Festo de sendependeco de Polujo“, la 9-an de Novembro. |
|
(el „La Praktiko”, Novembro 1932, N-ro 11, p. 4) |
| KARLSKRONA La radio-stacio en Karlskrona (Svedujo) dissendas en ĉiu dimanĉo Esperanto-Programon Okazas Esperanto-lingvaj paroladoj kun sveda traduko kaj svedlingvaj paroladoj pri Esperanto. La unuan paroladon faris s-ro Fritiof Ahnfeldt pri la internacia helplingvo. |
|
(el „La Praktiko”, Decembro 1932, N-ro 12, p. 4) |
|
|
|
1933 |
| KATOWICE Klopode de la pola konsulejo en Moravská Ostrava disaŭdigos tiea oficisto Rudolf Z. Kobiela Esperanto-prelegon pere de radiostacio en Katowice la 3-an de aprilo je la 23 h. ĝis la 23 h. 20 m. s.t. „Pol-Pomeranio kaj Gdynia”. Ni esprimas nian ĝojon pro la fakto, ke la prelegon preparis oficiala reprezentanto de nia ŝtato en Moravska Ostrava kaj esperas, ke dankos ĝin al Polskie Radio en Katowice tre multaj esperantistoj, tiom pli, ke la nomita stacio estis ĝis nun nefavora al Esperanto. |
|
(el „Pola Esperantisto”, Marto 1933, N-ro 3, p. 44) |
| Radio dissendoj en Esperanto. – Dum la jaro 1932 okazis entute 2090 Esperanto-lingvaj radio-dissendoj, de la 94 radio-stacioj en 17 landoj de Eŭropo. El tiu nombro 445 disaŭdigos estis kurs-lecionoj kaj 1645 estis prelegoj en aŭ pri Esperanto kaj anoncado de la semajna programo. |
| BRATISLAVO La radio-stacio de Bratislava disaŭdigas en Esperanto. – La radio-stacio de Bratislava (Ĉeĥoslovakio) en la monatoj Decembro 1932 kaj Januaro 1933 disaŭdigis Esperanto-lingvajn paroladojn kaj kantojn. Pluaj similaj disaŭdigoj okazos |
|
(el „La Praktiko”, Marto 1933, N-ro 3 (15), p. 4) |
| VARSOVIO La Pola Radio disaŭdigas Esperantajn prelegojn. – Kun komenco de la 5-a de Aprilo 1933 la polaj radiostacioj de Varŝavo kaj Krakovo disaŭdigas regule Esperantolingvajn prelegojn de eminentaj fakuloj pri Polujo kaj ĝia kultura kaj ekonomia vivo. La prelegoj okazas en ĉiu dua merkredo vespere je la 22 h.35 m. kaj daŭras 20 minutojn. (La legantaro de La Praktiko estas petata aŭskulti la prelegojn kaj sendi dankleterojn al la radiostacioj de Varŝavo kaj Krakovo. Tio instigos la staciojn pliigi uzadon de Esperanto.) |
|
(el „La Praktiko”, Aprilo 1933, N-ro 4 (16), p. 4) |
| LJUBLJANO Esperanto-kurso per la radiostacio de Ljubljana. – La radio-stacio de Ljubljana (Jugoslavio) Ĉiusemajne disaŭdigas Esperanto-kurson. (La kurson gvidas s-ro Kozlevčar) |
| PARIZO Esperanto-lingvaj radio-paroladoj de la Eiffel-turo. – Laŭ decido de la franca ministro de P.T.T. okazas ĉiusemajne Esperanto-lingvaj paroladoj pri turismo en Francujo. La radio-paroladoj okazas sabate de la 15.15 h. ĝis la 15.30 h. Ĉiun paroladon malfermos la Esperantista himno. La unua parolado okazis la 12-an de Majo. |
|
(el „La Praktiko”, Junio 1933, N-ro 6 (18), p. 4) |
| BELGIO Estas preparata perradia kurso ĉe la radio-stacio „Walonnia Bonne Esperance“. La kurson gvidos s-ro André Tassion en La Louvière. |
|
(el „La Praktiko”, Septembro 1933, N-ro 9, p. 12) |
| BATAVIA Bonegan sukceson havas la radio-kurso ĉe la stacio Batavia (Nederrlanda Hindujo), aranĝita kun la helpo de Batavia Radio-Unuiĝo. La kursgvodanto estas s-ro G.H. de Heer, estrarano de O.C.E.O. |
|
(el „La Praktiko”, Septembro 1933, N-ro 9, p. 13) |
| BRNO Radiostacio dungis Esperantistan oficiston. – La radiostacio de Brno (Ĉeĥoslovakio), kiu en la lastaj tempoj plurfoje aranĝis disaŭdigojn en la lingvo Esperanto, ĵus dungis novan oficiston, bone sciantan Esperanton, al kies taskoj apartenas ankaŭ prozorgado de Esperanto-lingvaj disaŭdigoj kaj Esperanto-lingva korespondado kun eksterlando. |
|
(el „La Praktiko”, Decembro 1933, N-ro 11 (23), p. 4) |
| BRNO Esperanto-kurso por aktoroj de radio-stacio. – La radiostacio de Brno (Ĉeĥoslovakio) aranĝis Esperanto-kurson por siaj geaktoroj kaj geoficistoj, por havi kapablajn personojn por siaj Esperanto-lingvaj prezentadoj. |
|
(el „La Praktiko”, Decembro 1933, N-ro 12 (24), p. 6) |
|
|
|
1934 |
| LIONO Radio-konkurso en Lyon. – Por interesigi la aŭskultantaron, la radio-stacio Lyon-la-Dua (466 m) aranĝos la 20-an de januaro je la 21.10 (mezeŭropa tempo) interesan radio-konkurson. Kelkaj diversnaciaj esperantistoj parolos antaŭ la mikrofono kaj la konkursa tasko estas, ke la aŭskultantoj divenu naciecon de la parolantoj. |
| VIENO Aŭskultu gravajn kaj interesajn radio-paroladojn! – La radio-stacio de Vieno (Aŭstrio) ĉuimerkrede disaŭdigas en Esperanto interesajn paroladojn pri Aŭstrio. Ni alvolas niajn legantojn ,,, |
|
(el „La Praktiko”, Januaro 1934, N-ro 1 (25), p. 9) |
|
|
|
1937 |
|
MORAVSKÁ
OSTRAVA Dum
la unuaj kvar monatoj de ĉi tiu jaro gesinjoroj Henriko kaj Erika Seppik el
Estonio faris en Moravskб Ostrava kaj ties ĉirkaŭaĵo
27 lumbildparoladojn pri Svedlando kaj Estonio al 8465 personoj kaj 15
Cseh-metodajn provlecionojn antaŭ 1775 ĉeestantoj. Krom tio okazis en la
loka radio-stacio 3 paroladoj kaj memor-festo de la 19-a datreveno de la
estona respubliko. Dum la sama tempo ili gvidis en tiu regiono 11
Cseh-metodajn kursojn kun 397 partoprenantoj. Entute partoprenis en iliaj aranĝoj
(kursoj, paroladoj, provlecionoj kaj kursfinaj festoj) pli ol 11.000 personoj.
|
|
(el „La Praktiko”, Novembro 1937, N-ro 11 (71), p. 11) |
|
|
|
1947 |
| OSTRAVA Krom regulaj Esperanto-programoj disaŭdigis la stacio Ostrava du ĉeĥlingvajn prelegojn de Adolf Staňura: 15.10.1946: Kial Esperanto? kaj 26.11. 1946: Ni restos fidelaj al nia hejmo (pri E-korespondado). |
|
(el „Esperantista“, Aprilo 1947, N-ro 3, p. 29) |
| OSTRAVA Samideanoj el tuta Ĉeĥoslovalujo kaj en la granda eksterlando aŭskultas kun ĝojo la Esperanto-dissendojn el Ostrava. Tiu stacio ne nur dissendas en Esperanto, sed forte simpatias kun nia movado kaj estas inklina helpi ĝin. Oni do bonvenigas leterojn de esperantistoj ĉiulandaj, en kiuj oni povas doni proprajn spertojn kaj proponojn pri akcelo de la progreso de nia afero. Ni kaptas ĉi tiun okazon por aludi la 25-jaran laboron sur la Esperanto-kampo de samideano Vladimír Slany en Ostrava. Grava estas lia kontribuo al nia afero, ne nur en la propra lando, sed ankaŭ per lia kunlaboro en Radio Ostrava en la granda mondo. Gratulon al li, kaj dankon. Ke lia voĉo ankoraŭ longe estu aŭdata! |
|
(el „Esperanto“, Majo 1947, N-ro 499, p.69) |
| OSTRAVA Radio-stacio Ostrava invitis Julie Šupichová al kunlaboro, kiun ŝi akceptis. Okaze de 60-jara jubileo de Esperanto estis disaŭdigataj ŝiaj du prelegoj, unu en la regula programo, la dua en la ĉeĥa programo la 25-an de julio 1947. |
|
(el „Esperantista“, Decembro 1947, N-ro 10, p. 117) |
|
|
|
1948 |
| OSTRAVA Dum la jaro 1947 elsendadis Radiostacio Ostrava regule 10-minutajn esperantajn programerojn kaj nome ĉiumarde kaj ĉiuĵaŭde je la 22,50 horo kaj pli poste je la 23-a horo. De februaro elsendadis Radiostacio Ostrava en 12 lecionoj po 10 minutoj kurson de Esperanto, kiun gvidis lerte kaj amuze s-ano František Bláha el Zlin. La kurso vekis grandan intereson, ĉar laŭ menditaj lernolibroj, kiujn por la kurso speciale verkis s-ano Bláh“ sekvis ĝin preskaŭ 1000 personoj ne nur el Ĉeĥoslovakio, sed ankaŭ en najbaraj ŝtatoj. Laŭ ricevitaj leteroj kaj poŝtkartoj Radiostacio Ostrava havas geaŭskultantoj en 20 landoj kaj la plej malproksima aŭskultanto s-ano C. M. Cather troviĝas en Ramleh, Egiptujo. Li konfirmas bonan kaj klaran aŭdeblecon, sed nur plendas, ke elsendado okazas en tre malfrua nokta horo. En esperanta elsendado ĉe Radiostacio Ostrava kunlaboras s-anoj Vladimír Slaný, Zdeněk Raška kaj Adolf Staňura. En la jaro 1948 esperanta elsendado okazas regule ĉiumarde kaj ĉiuĵaŭde je la 23-a horo sur la ondo 259 metroj laŭ mezeŭropa tempo. |
|
el „Esperantista“ Majo 1948, N-ro 5, p. 58, 59, 60) |
|
|
|
1949 |
| OSTRAVA Radio-Ostravá dissendas esperantlingvajn programojn de la 17-a de septembro 1945 ĉiujn mardojn kaj ĵaŭdojn je la 23-a horo MET sur ondo 259 metroj per 11 kilovatoj. Baldaŭ ĝi disaŭdigos per 25 kilovatoj, kio signifos gravan pliampleksigon de la dissendo. La radio tre petas aŭskultantojn, ke ili informu ĝin tuj, kiel ili aŭdas la stacion nun kaj kiel ili aŭdos ĝin post la plifortiĝo. Sciigojn sendu al Esperanto-Klubo, Hotel Imperial, Ostrava. |
|
(el „Esperantista“, Februaro 1949, N-ro 2, p. 12) |
|
|
|
1951 |
| OSTRAVA Ostrava Radiostacio disaŭdigis la 11-an de oktobro je la 12,15 h.; ondolongo 1650 m. prelegon pri vivo de ĉina virino, kiun laŭ artikolo „Virinoj liberigitaj el la malfeliĉo“ en „El Popola Ĉinio“ n-ro 3/1951 ĉeĥe prilaboris Adolf Staňura. |
|
(el „Esperantista“, Novembro 1951, N-ro 11, p. 130) |
|
|
|
1960 |
|
List Anzelma Pukałki Szanowny Panie Redaktorze. Czołem. Buŝeto! |
| Polskie Radio Wrocław. Studio 202, czwartek, 6.10.1960 |
|
|
|
|
|
Eŭgeno Aisberg naskiĝinta la 10-an de septembro 1905 en Odeso; mortinta la 4-an de oktobro 1980 en Parizo estis esperantisto kaj inĝeniero, elmigrinta al Francio. Li estis honora membro de UEA, grandparte pro sia verko Fine mi komprenas la radion. La verko aperis unue felietone en Internacia Radio-Revuo, kiun li kun Pierre Corret fondis en 1925, poste (1934) en libroformo. Ĝi estas unu el la plej multe tradukataj Esperantaj originalaĵoj ĝis nun aperintaj, kun eldonoj en dudek naciaj lingvoj. |
kompletigo sekvos
Rimarko: En la jaro 1998 mi trafoliumis ĉiujn gazetojn en mia hejma Esperanto-biblioteko kaj mi elnotis informojn pri Esperanto en Silezio. Certe mi ne trovos tempon denove ilin trafoliumi, sed se mi hazarde trovos ion pri Esperanto kaj radio, mi elnotos kaj enmetos sur tiun ĉi paĝon.
![]() |
Eŭroponto |
Interregiona |
![]() |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
Aktualigo: julio 2011 |
|
Kodado: Unikodo UTF-8 |
|
|
Aktualizacja: lipiec 2011 |
Napisz do Europonto |
© SEA & Worsten 2004 |