|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
||||||||||||||
|
|
|
|
|
„Kuzoj el Eŭropo“ |
|
|
|
|
||||||||||||||||||||
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
||||||||||||||
|
|
![]() |
Lingva kaj Genealogia
Retkafejo |
|
La busto de D-ro Zamenhof, farita de August
Maske
kaj mallonga biografio de la artisto
Se ni atente studas la gravajn evoluciojn en la homa vivo, religiajn, politikajn, socialajn aŭ sciencajn, se ni en animo prezentas al ni la heroojn kaj iniciatorojn de tiuj evolucioj kaj se ni poste ekvidas bonajn pentraĵojn aŭ skulptaĵojn memorigantajn je tiuj ĉi personoj, ni vole nevole opinias rimarki en la vidataj trajtoj la karakterizajn ecojn kaj fortojn, kiuj efikis la grandan evolucion.
Ĉu vere agoj kaj verkoj de geniuloj postlasas postsignojn de iliaj animoj en la vizaĝoj aŭ ĉu tio estas nur nia memsugesto? Pri tio povus esti diversaj opinioj. Certe estas, ke la trajtoj ne de unu geniulo mirinde fidele esprimas kaj konigas nin pri lia karaktero kaj ilia ĉefa labaro. Al tiuj ĉi vizaĝoj apartenas ankaŭ la animplena vizaĝo de nia Majstro kaj tio devus esti grava por ni, esperantistoj, ĉar la esperanta lingvo kaj movado estas ja lia vesto kaj ni bezonas lian artefaritan vizaĝon kiel simbolon, kiu nin ĉiam instigu sekvi liajn postsignojn, pruvi la saman animforton.
„Artisto, per mano kaj ilo,
Jen estas kreinta artaĵon,
El simpla, senviva argilo
Li sciis elveki belaĵon.
La bildo sen vortoj parolas,
Aŭdigas kaŝitan misteron,
Kaj ion eldiri ĝi volas
Esprimi al ni ian veron.
Aŭdeble, sen ia eksono,
Ĝi montras la veron trovitan:
Eternan animon de l'bono,
Sekrete en ĝi enblovitan.“
Nun kelkajn vortojn pri la artisto: Aŭgusto Maske naskiĝis 1848 en la patra bieno Novavies, gubernio Varsovio, en rusa Polujo. Li vizitis la gimnazion en Plock kaj jam tie montris sin lia arta inklino, pri kiu la instruistoj kelkfoje atentigis la patron. La desegnemon de la filo nomis la patro infana ludo kaj ankaŭ poste, kiam al li ne povis esti kaŝita la aparta kapableco de la filo por arto, li kontraŭbatalis tiun inklinon. Kiel vivsperta viro, bone sciante pri internaj bataladoj de artista vivo, korpon kaj animon konsumantaj, li ofte diris al la filo: „se vi fariĝos artisto, vi pentros nur la panon kaj vi ĝin ne havos, vi pentros la feliĉon kaj ĝi de vi forkurados, vi imagos la mondon – kaj ĝi estos alia.“
|
Aktualigo: decembro 2007 |
|
Kodado: Unikodo UTF-8 |
|
|
Aktualizacja: grudzień 2007 |
Napisz do Retkafejo |
© SEA 2007 |