|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
||||||||||||||
|
|
|
|
|
RETKAFEJO „EŬROPONTO“ |
|
|
|
|
||||||||||||||||||||
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
||||||||||||||
|
|
![]() |
Lingva kaj Genealogia
Retkafejo „Kuzoj el Eŭropo“ |
![]() |
Programo (projekto)
• Agadceloj de la kafejo estas:
a) instruado pri komputilaj programoj,
b) organizado de konverscioj en esperanto
kaj lingvoj de landoj de la Eŭropa Unio,
c) organizado de prelegoj pri historio kaj familia tradicio, kaj ankaŭ pri
migradoj en Eŭropo ligitaj kun persekutoj politikaj, religiaj (bohemaj fratoj, hugenotoj,
menonitoj, valdensoj ktp.), kaj ankaŭ pri migradoj pro ekonomiaj kaŭzoj,
d) genealogiaj videokonferencoj,
e) genealogiaj konkursoj,
f) instruado kiel utiligi kolektojn en ciferecaj bibliotekoj de Pollando kaj
aliaj eŭropaj landoj,
g) aranĝado de naciaj kaj regionaj vesperoj.
• Kafejagadon rajtas partopreni senpage membroj de la Silezia Esperanto-Asocio, Silezia Genealogia Societo kaj aliaj genealogiaj kaj esperantistaj societoj el Pollando kaj eksterlando. Ili povasa veni al kafejo kun akompananta persono. Laŭ niaj eblecoj al simpatiantoj de nia kafejo ni servos ankaŭ per korespondaj informoj .
• En la kafejo deĵoras volontuloj, kiuj instruas priservi komputilon kaj profiti Interreton, en tio ankaŭ profiti librojn troviĝantajn en ciferecaj bibliotekoj.
• En la kafejo deĵoras volontuloj, kiuj helpas traduki korespondaĵojn kun foraj kuzoj el esperanto je aliaj eŭropaj lingvoj kaj inverse.
• Kafejo specialiĝas en identigado de loknomoj en malnovaj diverslingvaj dokumentoj.
• Por bezono de membroj en la kafejo troviĝas jenaj bibliotekoj:
a) Biblioteko de vortaroj kaj aliaj lerniloj por diversaj eŭropaj lingvoj
b) Genealogia biblioteko (informiloj, blazonlibroj, vortaroj de propraj kaj
familiaj nomoj, biografiaj vortaroj, genealogiaj periodaĵoj, lokvortaroj,
adreslibroj ktp)
c) Kartografia biblioteko (topografiaj mapoj de diversaj eŭropaj regionoj)
• Membroj de la genealogia kafejo, profitante helpon de volontuloj, redaktas
proprajn familiajn retejojn en diversaj lingvaj versioj, kaj genealogiaj
societoj disponigas al ili senpage spacon sur siaj serviloj. Katalogo de tiuj
retejoj trviĝas sur kafeja retejo.
• En la kafejo troviĝas retradia angulo, kie oni povas aŭskulti kurantajn kaj arkivajn retradiajn disaŭdigojn en esperanto.
• Unu el laborformoj de la kafejo estas Eŭropa Kanzonamikaro; lernado de tekstoj, tradukado kaj komuna kantado de kanzonoj en diversaj eŭropaj lingvoj http://kanzonamikaro.worsten.org/
• Kunlaboro kun Lernejaj Eŭrokluboj http://jek.worsten.org/indeksoj/indekso_pl.htm
• Promocio de regionoj el kiuj devenis prauloj de membroj kaj kunlaboro kadre de ĝemelaj urboj http://partnerurboj.worsten.org/indeksoj/indekso_pl.htm
• Kafejo posedas propran retejon http://europonto.org/retkafejo
sur kiu:
a) troviĝas programo de la kafejo, regularo, membrolisto kaj kurantaj informoj,
b) estas gvidata internacia genealogia forumo,
c) estas publikigataj prilaboraĵoj de la membroj,
d) estas redaktata katalogo de libroj utilaj en genealogia esplorado troviĝantaj
en ciferecaj bibliotekoj,
e) estas redaktata katalogo de lingvaj helipoj kaj legaĵoj troviĝantaj en
ciferecaj bibliotekoj.
• Kunrealigantoj de la projekto:
a) Silezia Esperanto-Aocio
b) Silezia Genealogia Societo
|
Aktualigo: februaro 2009 |
|
Kodado /Kodowanie: Unikodo UTF-8 |
|
|
Aktualizacja: luty 2009 |
Napisz do Retkafejo |
© SEA 2007 |