E ŭ r o p o n t o

Interregiona retejo
Witryna międzyregionalna

Laŭtema indekso / Indeks tematyczny:: eo: Esperanta versiocs: Česká verzede: Deutsche Version  • en: English versiones: Versión españolafr: Version françaiseit: Versione italianapl: Wersja polska

Vroclavo, la 30-an de aprilo 2004

Al kunlaborantoj de la Retejo Eŭroponto

Karaj geamikoj,

restis nur kelkaj horoj ĝis plivastiĝo de la Eŭropa Unio. La retejo „Eŭroponto“ http://europonto.org  estas nun vizitata ĉiutage de 30 ĝis 60 personoj. Ĉiutage mi povas konsulti statistikon de la hieraŭa tago por scii kion oni serĉis. Plej ofte serĉataj kapvortoj estas:
• Siriuso - maskoto de la Eŭropa Unio
• alfabetoj de eŭropaj lingvoj
• lernejoj en Pollando aŭ lernejaj eŭrokluboj en Pollando
• la Eŭropa Unio
• nomoj de polaj kandidatoj por eŭrodeputitoj

    Mi publikigis 15 listojn kun nomoj de eŭrodeputitoj al la Eŭropa Parlamento (validaj ĝis la 13-a de junio). Baldaŭ estos konataj listoj de polaj kandidatoj por eŭrodeputitoj. Mi publikigos 13 regionajn listojn kun adresoj de retpaĝoj de koncernaj kandidatoj (se mi sukcesos ilin akiri). Similajn listojn mi povas publikigi por aliaj landoj. Estus bone, ke esperantistoj demandu kandidatojn el sia balotregiono, ĉu ili subtenas la neŭtralan planlingvon esperanto kiel laborlingvon de la Eŭropa Unio.

    Mi daŭre laboras pri distriktaj adreslistoj de polaj lernejaj eŭrokluboj. Mi jam faris duonon de tiu laboro (entute estas 4800 kluboj). Du kluboj jam skribis al ni petante, ke ni aldonu aktualajn adresojn de iliaj retejoj. Mi serĉas partnerajn societojn, kiuj pretas helpi al junularaj eŭrokluboj, vidu la paĝon "Partneraj societoj".

   Mi ankaŭ serĉas volontulojn, kiuj pretus traduki nacilingven la plej gravajn paĝojn kaj esprimojn ripetiĝantajn sur ĉiuj paĝoj. Vidu specialan paĝon "tradukendaj" http://europonto.org/kunlaborantoj/tradukendaj.htm

    Krom Pollando, mi trovis en la reto informon nur pri 1 lerneja eŭroklubo en Ĉeĥa Respubliko. Do verŝajne lernejaj eŭrokluboj estas pola fenomeno, sed imitinda en aliaj landoj. Tial mi faris modelan laborplanon por lernejaj eŭrokluboj.

kun amikaj salutoj

Edward Wojtakowski


Aktualigo: aprilo 2004

Skribu al / Napisz do  

 

Kodado / Kodowanie: Unikodo UTF-8

Aktualizacja: kwiecień 2004

 

© Copyright by SEA 2004