E ŭ r o p o n t o

Interregiona retejo
Witryna międzyregionalna

Laŭtema indekso / Indeks tematyczny:: eo: Esperanta versiocs: Česká verzede: Deutsche Version  • en: English versiones: Versión españolafr: Version françaiseit: Versione italianapl: Wersja polska ua: Українська версія

Kroniko de la Esperanto-movado
Silezio

kompilita de Edward T. Wojtakowski

Parto 1. (1897-1918)

1897

JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  Curt Walther  * 26.10.1868, H ?, sekretario en poŝtoficejo en Hirschberg, esperantiĝis en 1897. Li estis la unua esperantisto en Silezio [numero en la Adresaro 4432].

(fonto: L. Zamenhof. 1-29 Adresaroj kun 21915 nomoj, 637 p.)

1905

WROCŁAW  BRESLAU  Ĝojiga novaĵo estas tiu de naskiĝo de esperantista grupeto en Breslau sub provizora prezido de Rudolf Janas (Gustav-Freytag-Strasse 15). La 12-an de aprilo, 10 amikoj de nia lingvo kunvenis kaj decidis lerni ĝin kaj energie labori por ĝia disvastigo en Breslau. Ĝis nun tiu ĉi granda urbo restis for de nia movado, ni hodiaŭ povas esperi, ke la afero ŝanĝiĝos kaj ni kore deziras belajn sukcesojn.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1905, N-ro 5, p. 54)

1906

WROCŁAW  BRESLAU  La grupo reviviĝas! Oni elektis novan estraron: d-ro Geldner 1-a prezidanto. K. Wallon 2-a prezidanto, Rudolf Janas sekretario kaj kasisto. Dank' al la klopodoj de Karl Wallon, kiu nun daŭre restas en Breslau, la grupo rekomencas bataladon kun novaj fortoj. La nove vivigita grupo havas 15 anojn; la kunvenoj okazas ĉiumarde en la restoracio Böttcher, Neue Gasse 15, vespere je la 9-a. Adreso: Rudolf Janas, Kantstrasse 13.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1906, N-ro 4, p. 40)

[Rudolf Janas translokiĝis al Poznań kie ankaŭ fondis grupon en 1908]
MIĘDZYBÓRZ  NEUMITTELWALDE  Otto Pudritzki, instruisto parolis pri Esperanto kaj povis fondi grupeton. Brave!

(el „Germana Esperantisto”, Majo 1906, N-ro 5, p. 51)

DUSZNIKI-ZDRÓJ  BAD REINERZ  En la tagoj 15-23 (?) de aŭgusto kaj ... -13 (?) de septembro 1906 en la vilao „Métropole” [Hubertus ?] en Bad Reinerz ripozis d-ro Ludoviko Zamenhof vojaĝante al kaj revenante de la 2-a UK en Ĝenevo (27.08.-05.09.1906).

(el Wojciech Sobolewski: Itineroj je la nomo de Zamenhof, Bydgoszcz 1987, p. 61)

[ĉu Hubertus kaj Métropole estas nomoj de la sama vilao en diversaj periodoj?]
WROCŁAW  BRESLAU  Rudolf Janas faris paroladon en Stenogr. Verein. En la diskutado partoprenis ankaŭ Karl Wallon, la 2-a prezidanto de l' grupo. Novaj membroj aliĝis. La gazetoj raportis pri la parolado.

(el „Germana Esperantisto”, Aŭgusto 1906, N-ro 8, p. 90)

MIĘDZYBÓRZ  NEUMITTELWALDE  La ĉi tiea klubo „Medzibora Stelo” pligrandiĝis kaj povas sciigi pri bona disvastiĝo de Esperanto en la orientaj regionoj de Germanujo. Prezidanto estas la instruisto Otto Pudritzki, Kotzine per Neumittelwalde (Silezio).

(el „Germana Esperantisto”, Decembro 1906, N-ro 12, p. 128)

1907

Fondiĝis Esperanto-Grupo en Görlitz.

1908

Fondiĝis Esperanto-Grupo en Opole Oppeln, Esperanto-Grupo de Abstinenculoj en Breslau kaj Esperanto-Asocio de KUJV en Breslau.
WROCŁAW  BRESLAU  Nova grupo fondiĝis sub la nomo Esperanto-Asocio des Evang. Treubundes. Prezidanto: Erich Pattloch, Theresenstr. 22. Kunvenoj ĉiudimanĉe 4-6 posttagmeze en Treubundsaal, Gräbschnerstr. 117. Korespondado per leteroj kaj kartoj estas dezirata pri Esperanto.

(el „Germana Esperantisto”, Januaro 1909, N-ro 1, p. 4)

1909

WROCŁAW  BRESLAU  Tre grava paŝo antaŭen por nia afero estas la komenco de interrilatoj kun la fama „Humboldt-Verein für Volksbildung”, kie f-ino Julie Wolfson aranĝis kurson kiel ankaŭ por la grupo.
    Per kelkaj imitindaj aranĝoj oni pliinteresigis la grupanojn, ekz. per laŭvica paroldevo en kunvenoj, tradukado de libroj k.t.p. La propagandon prizorgas plej bone Georg Mahn. Resume ŝajnas, ke la esperantista movado atingos nun ankaŭ tiun-ĉi ĝis nun tre malmulte interesigitan parton de Germanujo.
GÖRLITZ  La 27-an de januaro vespere okazis en „Englischer Garten” propaganda kunveno, kiu estis bone vizitata. S-ro komercisto Ferdinand Mally faris efikan paroladon. Oni sukcesis aranĝi en la komercista unuiĝo kurson, gvidatan de s-ro Mally; 26 partoprenantoj.
GŁUBCZYCE  LEOBSCHŬTZ  De la komenco de februaro s-ro Leupold aranĝis bone vizitatan kurson.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1909, N-ro 3, p. 28, 29, 30)

GŁOGÓW  GLOGAU  S-ro Wehlitz organizis propagandan kunvenon, dum kiu precipe interesis la ĉeestantojn malgranda ekspozicio. Ĉar forta nombro da personoj intencas lerni nian lingvon, s-ro Wehlitz aranĝis kurson en „Victoriahotel”.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  La 26-an de februaro komenciĝs kurso por instruado de Esperanto. Oni intencas post ĝia fino fondi grupon. La instruadon gvidas s-ino Julie Wolfson el Breslau.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1909, N-ro 1, p. 41, 42)

WROCŁAW  BRESLAU  Ĉar ne ankoraŭ ekzistas aparta organizo por Silezio la grupo aliĝis al la Orientgermana Esperantista Ligo.
GLIWICE  GLEIWITZ  Post longaj preparaj laboroj sukcesis al s-ro A. Skorupa, instruadi 10 personojn en nia lingvo. Post la kurso ili decidis fondon de grupo, kiu havos la unuan oficilalan kunvenon komence de majo. Ĝis tiam s-ro Skorupa provizore prezidas la grupon.
GÖRLITZ  En komercistaj rondoj Ferdinand Mally daŭrigas sian sukcesan agadon. Interalie li gvidas kurson por la oficistaro de la firmo Otto Strassburg kaj fondis komercistan Esperanto-oficejon. Parolado en la unuiĝo de memstaraj komercistoj entuziasmigis ĉiujn por nia afero.

(el „Germana Esperantisto”, Majo 1909, N-ro 5, p. 52, 53)

WROCŁAW  BRESLAU  La grupo, unu el la plej malnovaj en Germanujo, festis la kvaran datrevenon de sia fondiĝo per deklamoj, kantoj kaj teatra prezentado. Apartan aplaŭdon meritis s-ino Eisner per deklamo de monologo el „Ifigenio”.
GŁOGÓW  GLOGAU  En kunveno de ĉiuj komercistaj unuiĝoj de la urbo okazis propaganda vespero por Esperanto.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  La kurso de d-ro Stolper finiĝis, kaj la kursanoj fondis grupon kun jena estraro: Edmund Schulz (prezidanto), s-ino Overschelp, f-inoj Priesemuth kaj Schaefer, prof. d-ro L. Huebner kaj Johannes Zuckschwert. Ekzitas jam pli ol 50 esperantistoj en tiu urbo.

(el „Germana Esperantisto”, Junio/Julio 1909, N-ro 6/7, p. 68, 69)

ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Fondiĝis esperantista unuiĝo sub prezido de d-ro Edmund Schulz. Ĝi jam posedas 30 membrojn kaj kunvenas en Logenrestaurant.

(el „Germana Esperantisto”, Aŭgusto 1909, N-ro 8, p. 68)

GLIWICE  GLEIWITZ  La grupo definitive elektis estraron. S-ro A. Skorupa estas prezidanto. Kunvenoj okazas ĉiulunde en Hotelo „Victoria” kaj estas ĉiam tre interesaj kaj bone vizitataj.
GŁUSZYCA GÓRNA  OBERWÜSTEGIERSDORF  Dank' al la klopodo de s-ro F.W. Nather en aŭĝusto 1909 fondiĝis esperantista grupo kun 15 membroj. Ĝi aliĝos al GEA kaj komencos novan kurson. S-ro Nather estas prezidanto, s-ro Brunecker kasisto, s-ro Wiesner sekretario de la nova grupo.

(el „Germana Esperantisto”, Septembro 1909, N-ro 9, p. 100)

DUSZNIKI-ZDRÓJ  BAD REINERZ  En la tagoj 17-28 (?) de aŭgusto 1909 en la vilao „Hubertus” en Bad Reinerz ripozis d-ro Ludoviko Zamenhof kun familio vojaĝante al la 5-a UK en Barcelono (05-11.09.1909).

(el Wojciech Sobolewski: Itineroj je la nomo de Zamenhof, Bydgoszcz 1987, p. 61)

WROCŁAW  BRESLAU  Jam de kelka tempo la familio de nia majstro restadis en Bad Reinerz, por ripozi iom antaŭ la laciga vojaĝo al la kongresa urbo. Dimanĉon la 22-an de aŭgusto vizitis tiun ĉarman banlokon areto da gesamideanoj el Breslau, Schweidnitz kaj Gleiwitz. Tutan tagon ili kunestis en plej agrabla interparolado kun la afablaj gesinjoroj Zamenhof, kaj aŭskultis atente iliajn interesajn rakontojn pri la unua tiom malfacila komenca periodo de nia afero. Certe al ĉiuj partoprenintoj tiu-ĉi tago estos neforgesebla.

(el „Germana Esperantisto”, Oktobro 1909, N-ro 10, p. 116)

WROCŁAW  BRESLAU  Laŭ invito de la tiea sekcio de „Societo de germanaj inĝenieroj” s-ro Schiff, prezidanto de la grupo de Berlin, paroladis tre sukcese pri la aparta graveco de internacia helpa lingvo por la inĝenieroj.

(el „Germana Esperantisto”, Novembro 1909, N-ro 11, p. 125)

UJAZD  MOYS  La grupo de Görlitz fondis en tiu apuda urbo unuiĝon, kiun estras s-ro A. Höche el Görlitz.
GŁUSZYCA GÓRNA  OBERWÜSTEGiERSDORF  La grupo ekskursis al Bohemujo kaj tie la membroj renkontiĝis kun bohemaj samideanoj.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Novan kurson gvidas la prezidanto de la grupo, Edmund Schulz.

(el „Germana Esperantisto”, Novembro 1909, N-ro 11, p. 125, 126)

WROCŁAW  BRESLAU  Arnold Behrendt faris paroladon en tiea bankista unuiĝo pri la temo „Nuna stato kaj estonteco de Esperanto”. La ĉeestintoj montris viglan intereson por nia afero, supozeble kurso komenciĝos.
GLIWICE  GLEIWITZ  La esperanta sekcio de la stenografista societo „Stolze-Schrey” apartiĝis kaj fariĝis memstara grupo.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Jam dua kurso povas komenciĝi. S-ro Rittner en multnombre vizitata kunveno de komercistoj pritraktis la temon „Esperanto kiel internacia helpa lingvo por komerco kaj industrio.”

(el „Germana Esperantisto”, Decembro 1909, N-ro 12, p. 137, 138, 139)

1910

WROCŁAW  BRESLAU  En la unuiĝo de la komercaj agentoj paroladis d-ro Kandt kaj akiris inter la ĉeestantoj multajn amikojn por nia afero.
GÖRLITZ  La 15-an de decembro unuiĝis societo de esperantistaj gekomercistoj por festo je la honoro de d-ro Zamenhof. Post parolado de Ferdinand Mally la ĉeestantoj konsentis pri fondo de nova grupo, kiu nomiĝos „Esperanta Societo Zamenhof”. Estas jam la tria grupo fondita de s-ro Mally.
LEGNICA  LIEGNITZ  D-ro med. Stolper kaj Edmund Schulz el Schweidnitz sukcese propagandis per publika parolado kaj varbis 21 anojn por kurso, gvidota de Edmund Schulz, prezidanto de la grupo en Schweidnitz.
OLEŚNICA  OELS  Grandan sukceson havis la propaganda agado de s-ro A. Seidel. Por kurso anonciĝis 60 personoj, grandega nombro kompare kun la malgrandeco de la urbo. Supozeble estos aranĝata dua kurso. La provizora estraro konsistas el s-roj Politt, redaktoro (prezidanto), serĝento Glomb (sekretario) kaj von Münchow (kasisto), la kunvenejo estos la hotelo „Blauer Hirsch”.

(el „Germana Esperantisto”, Januaro 1910, N-ro 1, p. 5, 6, 7)

WROCŁAW  BRESLAU  Ankaŭ en tiu iom konservativa urbo Esperanto dank' al la klopodoj de la grupo pli kaj pli sukcesas. S-ro Georg Mahn en la grava Humbold-Akademio gvidis kurson dum la pasinta kvaronjaro, nun nova komenciĝis. La grupo disponas pri kelkaj vere bonaj instruistoj. Georg Mahn plenumis ekzamenon en Barcelona, f-ino Julie Wolfson en Dresden ĉe la Saksa Esperanta Instituto. La jubileo de nia Majstro estis bele festita. Georg Mahn faris la festan paroladon, s-ino Eisner, la unua profesia deklamantino esperanta recitis kelkajn poemojn, estis ludita teatraĵo kaj kantita speciala festkanto. La gazetaro pli favore raportas nun pri nia movado, kelkaj kafejoj kaj hoteloj por siaj gastoj abonis esperantajn ĵurnalojn. La kunvenoj, kiuj de nun okazos en Theater-Cafй, Theaterstrasse estis vizititaj de pluraj fremdaj gesamideanoj.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Ankaŭ tie estis solene festita la 15-a de decembro. El la multaj prezentaĵoj ni nur citu la paroladon de Edmund Schulz kaj la deklamojn de prof. d-ro L. Huebner.

(el „Germana Esperantisto”, Februaro 1910, N-ro 2, p. 27, 28)

WROCŁAW  BRESLAU  En la kunvenoj ĉiusemajnaj estas de nun farataj regule paroladoj kun sekvanta diskuto, la unua estis farita de s-ro direktoro Salo Sackur, la 75-jara „Nestoro” de la grupo.
GÖRLITZ  La Esperanto-Societo „Zamenhof” festis la 7-an de februaro sian unuan vintrofeston en bele ornamita salono. La anoj vestis sin per diversaj naciaj kostumoj, multaj gastoj ĉeestis kaj partoprenas nun en nova kurso. La bona sukceso de la festo pruvas, ke tiaj aranĝoj ofte havas bonan propagandan efikon.
     S-ro Bräuer, instruisto en la reallernejo, paroladis pri Esperanto en la ĉefkunveno de la instruista unuiĝo kaj akiris multan aplaŭdon per siaj interesaj pritraktoj.
KATOWICE  KATTOWITZ  Paul Tarnow, fondinto de la grupo Hannover kaj konata samideano, interesigis por la esperantista movado la prezidanton de la tiea direkcio de fervojoj ŝtataj. Tiu sinjoro permesis aranĝon de instruado inter la superaj fervojaj oficistoj.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Prof. d-ro L. Huebner paroladis en Gewerbeverein” pri Esperanto. Interalie li faris la proponon, organizi en la ekspozicio industria, kiu okazos en 1911 en tiu urbo, specialan fakon por Esperanto. Plie la societo intencas aranĝi kune kun la komerca ĉambro publikan propagandan kunvenon.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1910, N-ro 2, p. 51, 52, 53)

WROCŁAW  BRESLAU  Post paroladoj de Georg Mahn en „Verein der Deutschen Kaufleute” kaj „Kaufmännischer Verband für weibliche Angestellte” komenciĝis novaj kursoj gvidataj de f-ino Julie Wolfson.
LEGNICA  LIEGNITZ  Post finiĝo de kurso, gvidata de Edmund Schulz, Schweidnitz, fondiĝis grupo. Prezidanto estas s-ro Fraedrich, kunvenoj ĉiumarde en „Alter Fritz” je la 8¼a. Nova kurso komenciĝos.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Okaze de la ĉefkunveno estas elektitaj Edmund Schulz (prezidanto), prof. L. Huebner (vicprezidanto), Johannes Zuckschwerdt (kasisto), Rittner (sekretario), s-inoj Oberschelp, Priesemuth kaj Rother kaj s-ro Weber (bibliotekisto). La semajnaj kunvenoj okazas ĉiulunde je la 8¼a en „Logenrestaurant”. La grupo aliĝis al UEA.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1910, N-ro 4, p. 78, 79)

WROCŁAW  BRESLAU  Unu el la plej malnovaj membroj s-ro Skeide, pro translokiĝo devis transdoni sian oficon de kasisto al s-ro Wolfson.
LEGNICA  LIEGNITZ  Nia movado bone prosperas tie, kiel pruvas jena letero de membro de la komerca ĉambro, unu el la plej gravaj en Germanujo: „Hieraŭ ni decidis en la komerca ĉambro, dediĉi al la esperanta movado nian atenton kaj intereson. Unue oni iniciatos la estraron de nia komerca lernejo, fari al la komerca ĉambro proponojn pri enkonduko de Esperanto inter la instruaj fakoj (subskribo: Selle).”
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Prof. d-ro L. Huebner raportis al la membroj de la komerca ĉambro pri la utiloj de nia lingvo por komerco kaj industrio. Montriĝis vigla intereso. La Gewerbeverein intencas aranĝi publikan instruan parolon pri tiu temo, kun ekspozicio.

(el „Germana Esperantisto”, Majo 1910, N-ro 5, p. 101, 102, 103)

ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  En la oficiala raporto pri la ĝenerala kunveno de la tiea komerca ĉambro troviĝas jena decido: „Post diversaj iniciatoj por rekomendo kaj subteno de Esperanto, kiuj estis direktitaj al ĝi, la komerca ĉambro donis la klarigon, ke ĝi plene ekkonas la gravecon, kiun Esperanto jam akiris kiel internacia interkomprenilo, kaj ke ĝi opinias atinginda kaj necesa ĝian plian enkondukon kaj aplikadon ankaŭ en la komercaj kaj fremdaj rilatoj de nia regiono. Samtempe oni decidis atentigi pri la graveco kaj utileco de Esperanto, precipe por la disdono de katalogoj, prospektoj ktp., per la oficialaj „Mitteilungen” de la komerca ĉambro, kiuj estas sendataj al ĉiuj firmoj, komunumaj aŭtoritatoj, banlokoj ktp.” Tiu decido estas despli ĝojiga, ĉar ankaŭ la komerca ĉambro en Liegnitz montris same favoran sintenadon al nia afero (vidu G.E. No. 5, paĝo 102).
   Okazis festa kunveno de la tiea grupo, por soleni la unuan datrevenon de la fondiĝo. En la bele ornamita salono kunvenis krom multaj membroj ankaŭ gastoj el diversaj najbaraj lokoj, kiuj transdonis la salutojn de siaj grupoj. Prof. L. Huebner salutis la ĉeestantojn, sekvis la kutimaj deklamoj, kantoj, teatraĵoj ktp. La unuiĝo de la popola biblioteko decidis enmeti en la katalogon kelkajn verkojn esperantajn; en la legoĉambro troviĝas jam paperujo kun propagandiloj esperantaj. Precipe per la klopodoj de prof. L. Huebner la aŭtoritatoj de tiu regiono estas pli kaj pli gajnitaj por nia afero.

(el „Germana Esperantisto”, Junio 1910, N-ro 6, p. 126)

LUBAŃ  LAUBAN  La 2-an de junio Ferdinand Mally el Görlitz parolis en tiea komerca unuiĝo tiel lerte pri Esperanto, ke tuj 40 personoj decidiĝis fondi grupon esperantistan.
LEGNICA  LIEGNITZ  En multnombre vizitita publika kunveno Georg Mahn el Breslau pritraktis kun bona sukceso la problemon de internacia helpa lingvo.

(el „Germana Esperantisto”, Julio 1910, N-ro 7, p. 152)

WROCŁAW  BRESLAU  La grupo decidis akcepti neaktivajn membrojn je tre malalta kotizaĵo, por ebligi al ĉiuj interesuloj la subtenon de nia movado. Ĝi de nun kunvenos marde en „Vier Jahreszeiten” kaj ĵaŭde en „Theaterrestaurant”.
GLIWICE  GLEIWITZ  La 17-an de julio okazis tie kunveno de esperantistoj el Gleiwitz, Leobschütz kaj Kattowitz, por priparoli rimedojn de komuna propagando en Supra Silezio, kie pro malfavoraj politikaj cirkonstancoj Esperanto nur malrapide prosperas. Tamen ŝajnas nun naskiĝi pli da intereso por nia afero precipe dank' al la intensa propagando de d-ro Lazarek el Zabrze. Ĉar dum la propagando ofte estas sentita malagrable la manko de adresaro de germanaj esperantistoj, oni proponis la kreon de tiea libro al la kongreso en Augsburg. En aŭtuno denove okazos tia kunveno kaj oni esperas ricevi ĝis tiam la adresojn de pliaj izolituloj en tiu regiono. Oni sin turnu al s-ro Paul Tarnow, Kattowitz, Friedrichstrasse 4.
GŁUSZYCA GÓRNA  OBERWÜSTEGIERSDORF  Anstataŭ S-ro Brünecker, kiu translokiĝis Berlinon, s-ro Stache fariĝis vicprezidanto kaj kasisto de la tiea grupo. S-ro Nather klopodas organizi kursojn en Waldenburg, Glatz, Neurode kaj Reichenbach. Dank' al la favora decido de la komerca ĉambro en Schweidnitz la ĝenerala intereso por nia movado oli kaj pli kreskas. Dum septembro okazos la festo de la unua datreveno de la fondiĝa tago.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  La grupo entreprenis ekskurson al Zobten, dum kiu malgraŭ la ne tute favora vetero ĉiuj bone amuziĝis.

(el „Germana Esperantisto”, Aŭgusto/Septembro 1910, N-ro 8/9, p. 176, 177)

GÖRLITZ  Anstataŭ s-ro Seidel, kiu eksiĝis el sia ofico, d-ro Giebel, Elisabethstr. 43, estas elektita prezidanto. La societo „Zamenhof” decidis aliĝi al GEA.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  En „Kaufmänischee Verein für weibliche Angestellte” prof. d-ro L. Huebner propagandis por Esperanto. Liaj interesaj pritraktoj instigis multajn en la aŭskultantoj enskribi sin por la kurso malfermota.
ZABRZE  Dank' al la fervoraj penadoj de d-ro Lazarek fondiĝis grupo kun 40 membroj. D-ro Lazarek fariĝis prezidanto de la nova societo, la kunvenoj okazos ĉiumerkrede ĉe „Stadler”.

(el „Germana Esperantisto”, Oktobro 1910, N-ro 10, p. 208, 209)

WROCŁAW  BRESLAU  Fondiĝis instituto speciala por instruado pri nia lingvo, kiu troviĝas en Augustastr. 36. En ĝi oni instruas laŭ deziro dum ĉiu ajn tempo de la tago. Post konvinka parolado de s-ro Schlaf kvindekses laboristoj fondis grupon specialan, Georg Mahn instruas ilin. Denove Humbold-Akademie envicigis la studon de Esperanto en sian fakaron, tiun kurson gvidas f-ino Julie Wolfson. Plie Siegmund Freund entuziasmigis kelkajn geblindulojn por nia afero, kun kiuj li studas nian lingvon.
GLIWICE  GLEIWITZ  Post parolado de s-ro instruisto Pjetschka kurso estas malfermota.
GÖRLITZ  Pri la fervora agado de la tiea societo „Zamenhof“ atestas la fakto, ke en la novaj kursoj partoprenas pli ol 60 personoj.

(el „Germana Esperantisto“, Novembro 1910, N-ro 11, p. 227)

WROCŁAW  BRESLAU  Okazis diversaj gravaj paroladoj propagandaj: de Siegmund Freund en „Demokratische Vereinigung” pri „Ĉu la enkonduko de Esperanto estas demokratia postulo?” kaj de s-ro Wolfson en „Kaufmänischer Verein für weibliche Angestellte” pri „Kion celas efektive la internacia helplingvo Esperanto?” Tre signifa estis parolado de eminenta kuracisto, prof. Rosenfeld, en Humbold-Akademie, temanta „Pri artefaritaj mondlingvoj”. Al 250 aŭskultantoj li varme rekomendis nian lingvon. Liaj paroloj estis des pli impresaj, ĉar li studis 33 lingvojn kaj parolas 15 el ili. ─  Komenciĝis novaj kursoj; pola kaj bohema gastoj estis bonvenataj en la grupaj kunvenoj. Dum unu el ili, Elias Zepler, reveninte de orientvojaĝo, raportis pri siaj spertoj. Trapasante 10 diverslingvajn landojn, li preskaŭ ekskluzive uzis la esperantan lingvon, kaj ne sciis sufiĉe esprimi sian ĝojon pri la ĝenerala amindeco kaj helpemo de la gesamideanoj.
GLIWICE  GLEIWITZ  La tiea grupo, fondita de s-ro A. Skorupa (nun en Berlin), denove ekvivis. S-ro Pjetschka fariĝis prezidanto, f-ino Bronner, sekretariino kaj Hans Śliwka, kasisto. Kunvenoj okazas en Café Kaiserkrone, la nova kurso estas tre bone vizitata.
GÖRLITZ  La societo „Zamenhof” festis la unuan datrevenon de sia fondiĝo. Al aŭskultantaro de preskaŭ 500 personoj estis prezentata bonega parolado de d-ro Cornelius Göbel, teatraĵo, deklamoj kaj kantoj. Kvankam la festo ne estis aranĝita por propaganda celo, tamen aliĝis al la grupo kelkaj novaj membroj kaj anonciĝis 36 kursontoj. Komenciĝis du novaj kursoj.

(el „Germana Esperantisto”, Decembro 1910, N-ro 12, p. 253, 254)

1911

GLIWICE  GLEIWITZ  Pri la kreskanta intereso por nia afero atestas nova kurso, aranĝita de la tiea grupo.

GÖRLITZ  Efika propagando estis prezentado de fratoj Schwarz kaj aliaj membroj de „Varietea Esperantista Ligo” en „Reichshallentheater”, kiu estis ekstere kaj interne ornamita per esperantaj flagoj kaj insignoj; ĉeestis multaj gesamideanoj.
   S-ro Nather fondis novan grupon, kunvenoj merkrede kaj dimanĉe en „Goldner Krug”, Langenstrasse. La oficejo (F.W. Nather, Hotherstrasse 29, II) petas pri sendo de gazetoj, katalogoj ktp. por propagandaj celoj.

GŁUBCZYCE  LEOBSCHÜTZ  Okazas dua kurso, instruata de s-ro fabrikestro Lorenz. La nove malfermita kurso havas lokon ĉiulunde ĉe „Franz”.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Dank' al la senlaca propagando de la tiea grupo, kaj precipe de prof. L. Huebner, estos eble aranĝi per la helpo de „Gewerbe-Verein” esperantan sekcion en „Schlesische Gewerbeausstellung 1911”. Oni memoras la favoran juĝon de la komercaj ĉambroj de Liegnitz kaj Schweidnitz pri nia afero. En la granda ekspozicia halo estas jam rezervita tre oportuna loko por la esperanta ekspozicio. Nun la grupo insiste petas ĉiujn gesamideanojn en- kaj eksterlandajn, subteni ĝin en ĝiaj klopodoj por aranĝo de efektive impresa esperanta ekspozicio, per sendo de ĉiuspecaj ekspoziciaĵoj. La oficejo de la grupo estas por sendoj de eldonistoj kaj fabrikantoj partoprenontaj: Albert Kaisers Buchhandlung (Johannes Zuckschwerdt).

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1911, N-ro 3 (85), p. 55, 56)

En 1911 aperis:
• Ferdinand Mally [el Görlitz]: Lehrbuch der Welthilfssprache Esperanto. Görlitz: Remer, 1911. 144 p.
• Arnold Behrendt (el Breslau]: Provo de teknika vortaro por poŝto kaj telegrafo. En germana, franca, angla kaj Esp. -lingvoj. Breslau, 1911, 22 p.
• Gazeto: „Poŝta Esperantisto” eldonata en Breslau de aŭgusto 1911 ĝis 1914. 4-8 p. aŭt., depost 1913 IV+8-16 p. presite.
• Gazeto: „Unuiĝ-Informoj de la Germana Esperanto-Unuiĝo de Poŝtaj kaj Telegrafaj Oficistoj” eldonata en Breslau de aŭg. 1911 ĝis majo 1914, 8 p.

1912

SZCZAWNO-ZDRÓJ  BAD SALZBRUNN  De la ... ĝis la 6-a de julio 1912 restadis ripoze en Bad Salzbrunn Ludoviko Zamenhof.

(fonto: letero de Zamenhof datita Bad Salzbrunn 2.VII.1912, „Bulteno de AEP”, Majo 1956, N-ro 5, p. 3)

WROCŁAW  BRESLAU  Kurso por Ruĝkrucanoj komenciĝis, partoprenas 27 personoj. Ruĝkruca E.-kurso por sinjorinoj baldaŭ komenciĝos. ─ Katolika Esperanto-Grupo festis la 15-an de decembro la naskiĝtagon de d-ro Zamenhof. La festparoladon faris kalkulkonsilisto Edmmund Schulz el Schweidnitz. F-ino Wojciechowska kantis kaj prezentado de vivantaj bildoj pries­perantaj plibeligis la bone vizititan feston. ─ La estraro de la grupo nun konsistas el s-roj Janietz, Wolf kaj Würz kaj f-ino Montag. La ĝisnuna prezidanto, s-ro Reichelt, ne povis reakcepti la elekton pro siaj studoj.
GÖRLITZ  Esperanto-Societo „Zamenhof” aranĝis la 14-an de decembro efikan kaj bone vizitatan feston okaze de la naskiĝotago de nia majstro. D-ro Cornelius Göbel faris festparoladon; kantoj, deklamoj ktp. helpis plibeligi la feston.

(el „Germana Esperantisto”, Januaro 1913, N-ro 1 A, p. 7, 8)

WROCŁAW  BRESLAU  De post okt.─nov. 1912 ekzistas en Breslau entute 17 novaj kursoj, inter ili unu en la imperiestra telefonoficejo, sub gvidado de Arnold Behrendt, nur por poŝt- kaj telegrafoficistoj (136 anoj) kaj Ruĝkruca kurso kun 50 partoprenantoj.

(el „Germana Esperantisto”, Februaro 1913, N-ro 2 A, p. 25)

En 1912 aperis:
• Arnold Behrendt [el Breslau]: Die Esperanto-Sprache. Lehrgang. Breslau: Deutsche Post- u. Telegrafenbeamten-Vereinigung für Esperanto, 1912, 14 p.
• Gazeto: „Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau” eldonata en Breslau de majo 1912 ĝis 1913.

1913

GLIWICE  GLEIWITZ  Esperanto-unuiĝo havis la 11-an de januaro sian ĉefkunvenon. La jarraporto estis kontentiga. Dum la pasinta jaro estis aranĝataj 2 kursoj kun bona sukceso, la ekzercadvesperoj estis bone vizitataj, la stato de la kaso kaj la nombro de la anoj estas kontentigaj. Oni decidis, en fino de januaro ree komenci novan kurson.
WAŁBRZYCH  WALDENBURG  Komenciĝis kurso por laboristoj.
CIESZYN  TESCHEN  La tiea grupo festis la 17-an de decembro la naskiĝdaton de d-ro Zamenhof. Kurso okazas ĉiuvendrede kun 50 partoprenentoj sub gvidado de s-ro C. Raszka.

(el „Germana Esperantisto”, Februaro 1913, N-ro 2 A, p. 26-28)

WROCŁAW  BRESLAU  Loka grupo de GEA. La grupo funebras pri la perdo de sia malnova membro Elias Zepler, kiu mortis la 6-an de februaro. Ĉe la enteriga soleno ĉeestis reprezentantoj de ĉiuj Breslau'aj E-grupoj, en kies nomo Arnold Behrend parolis varmajn adiaŭajn vortojn al la mortinto. ─ En la Januara/Februara numero de Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau estis publikigitaj artikoloj pri „Elias Zepler kiel esperantisto” de Georg Mahn kaj „Esperanto und Ido” de Arnold Behrendt. La lasta artikolo speciale atentigas pri la tie eldonita nova flugfolio pri tiu ĉi temo, verkita de d-ro Haller-Leisnig.
  Katolika Esperanto-Grupo. 2 kursoj komenciĝis, unu por gesinjoroj, en kiu partoprenas 19 personoj, kaj alia por 21 membroj de la societo „Katholische weibliche Angestellte und Beamten”,  en kiu s-ro Wolf faris propagandan paroladon. La unuan kurson gvidas s-ro Wolf, la duan f-ino Wojciechowska.
GLIWICE  GLEIWITZ  Esperanto-Unuiĝo. Senpaga provleciono estis aranĝita la 23-an de jan., kurso komenciĝis.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  Loka grupo de GEA. En januaro okazis la jara ĉefkunveno. Malgraŭ la grandaj elspezoj por propagando, la stato de la kaso estas kontentiga. Prezidanto restas Max Fleischer. La 21-an de februaro kurso por komencantoj estis malfermata, la fondiĝdatrevenon oni festos la 5-an de aprilo en la ĉambrego de „Parkhotel”.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1913, N-ro 3 A, p. 37-40)

LUBAŃ  LAUBAN  Esperanto-Unuiĝo de Lauban'aj Gimnazianoj. La 12-an de marto okazis la ĉefkunveno. Ĉar s-ro Lutteroth faris sian abiturientan ekzamenon (ni gratulas! Red.) kaj pro tio eksiĝis el la grupo, oni elektis novan estraron: s-ron Herttrich (prezidanto) kaj s-ron Hainke (sekretario).
BIELSKO  BIELITZ  Kurso komenciĝis kun ĉirkaŭ 100 lernantoj; instruisto estas d-ro Bock.
CIESZYN   TESCHEN  Estas nun gvidataj du kursoj: marde de Rudolf v. Lidl, vendrede de s-ro C. Raszka.

(el „Germana Esperantisto”, Aprilo 1913, N-ro 4 A, p. 53,54,55)

WROCŁAW  BRESLAU  En februaro supera poŝtpraktikanto Arnold Behrendt propagande parolis en „Libera Studentaro, sekcio por ŝtata kaj popola scienco”, kaj en la loka grupo de „Vortrupp”. En marto li faris paroladon en la loka grupo de „Alldeutscher Verband” pri „Esperanto-movado kaj Deutschtum”.
Loka Grupo de GEA. Interne de la grupo fondiĝis katolika kaj junulara fakoj.
Laborista Grupo havis en februaro la plezuron, ricevi viziton de kamarado Frimberger el Wiesbaden. En la februara monata kunveno parolis s-ro Keller pri esperantismo.
KRÓLEWSKA HUTA   KÖNIGSHÜTTE  Loka Grupo festis la 5-an de aprilo sian duan fondiĝfeston per diversaj prezentaĵoj kaj dancado.

(el „Germana Esperantisto”, Majo 1913, N-ro 5 A, p. 67, 68)

Elekto en la konsilantaro [Germana Esperanto-Asocio]. La konsilantaro elektis kiel prezidanton s-ron Ober-Postpraktikant Arnold Behrendt el Breslau.
Esperanto-Ligo de Oberschlesien. Ligotago okazis la 18-an de aprilo en Beuthen. El la raporto estas citinde, ke al la ligo nun apartenas la grupoj el Beuthen, Gleiwitz, Königshütte, Leobschütz, Miechowitz, Morgenroth, Tarnowitz kaj Zabrze; novaj grupoj baldaŭ fondiĝos en la regiono de la ligo. La ĝisnuna ligestro, Fedor Schmey el Beuthen estis nomata honora prezidanto de la ligo. Prezidanto fariĝis Max Fleischer el Königshütte, sekretario: s-ro Bluschke kaj kasisto: s-ro Schnabel. Konstanta ekzamena komitato estos starigata.
WROCŁAW  BRESLAU  La kurso por lernejanoj, komencata en pasinta oktobro, estis vizitata de 27 knaboj kaj finiĝis la 21-an de aprilo per ekzameno, kiu montris tre bonajn rezultatojn. Dum la somero oni intencas daŭrigi la instruadon dum dimanĉaj antaŭtagmezaj ekskursetoj, kies kostoj estas kolektataj inter la favorantoj de tiu ĉi instruo al lernejanoj.
   ─ Loka grupo de GEA. La 10-an de aprilo okazis la Ĉefkunveno. Georg Mahn faris koncizan jarraporton. Siegmund Freund raportis pri la stato de la kaso. Speciale laŭ propaganda vidpunkto la grupo dum la pasinta agadjaro multe laboris kaj atingis kontentigajn sukcesojn. Bedaŭrinde Arnold Behrendt pro troa okupiteco ne povis reakcepti la estrecon de la grupo, ĉiuj aliaj oficoj restas en la ĝisnunaj manoj. Por Arnold Behrendt kaj la mortinta Elias Zepler anstataŭantoj ne estis elektataj.
   ─ Laborista Grupo. La festeto aranĝita la 12-an de aprilo bone sukcesis. Ĉeestis proksimume 100 personoj, inter ili ankaŭ gastoj el najbaraj grupoj. La diversaj prezentaĵoj kaj dancado multe amuzis la ĉestantojn. ─ La 19-an de aprilo komenciĝis nova kurso sub gvidado de s-ro Johann Burda.
   ─ Katolika Grupo. Eksterordinara ĉefkunveno devis okazi la 8-an de majo, ĉar la ĝisnunaj estraranoj eksiĝis el siaj oficoj. Novelektiĝis prezidanto: s-ro Wolf, vicprezidanto: s-ro Brucks, sekretariino: f-ino Reichel kaj kasistino: f-ino Gernoth. La fondiĝfesto estas aranĝata por la 22-a de junio en formo de ekskurso al Kapsdorf, Ĉefa celo de tiu ĉi festo estos ankaŭ la propagando. Dum la somero regule okazas instruado en ripeta kaj progresiga kursoj.
GLIWICE  GLEIWITZ  Loka Grupo de GEA. La 3-an de majo la unuiĝo festis sian fondiĝfeston en la eĉ troplena salono de Kaiserhof. Post prologo Esperanta sekvis la festparolado de la prezidanto kaj poste komenciĝis longa vico de diversspecaj kantoj, parte prezentataj de f-ino M. Richter el Beuthen, operkantisto Bronder de la urba teatro en Krefeld kaj basisto Hamburger el Gleiwitz. Komunaj kantoj zorgis pri amuzado, danco finis la belan feston.
ZGORZELEC  GÖRLITZ  Societo „Zamenhof” finis sian 14-an kurson per la kutima solena ekzameno. La plej bonaj lernantoj ricevis la ateston pri studado kaj premion (vortaro de Christaller). Dum la somero ne okazos instruo, sed ĉiumerkrede la progresintoj amike kunvenas en kafejo „Post”.
LUBAŃ  LAUBAN  Esperanto-Unuiĝo de Gimnazianoj. Nova kurso komenciĝis.
CIESZYN TESCHEN  Dank' al la klopodoj de Rudolf v. Lidl nun fondiĝis grupo. En kunveno de la 15-a de aprilo estis elektata prezidanto: Rudolf v. Lidl, vicprezidanto: s-ro Pokorny, sekretariino: f-ino Wagner, kasistino f-ino Julie Schindler.

(el „Germana Esperantisto”, Junio 1913, N-ro 6 A, p. 86, 67, 89)

WROCŁAW  BRESLAU  La Breslau'aj grupoj invitas la esperantistaron por Silezia Esperanto-Tago en la jarcenta ekspozicio. Esperanta broŝuro pri la urbo Breslaŭ kaj E-gvidfolio nun aperis kaj estas haveblaj kontraŭ alsendo de la sendkostoj.
  ─ Katolika Esperanto-Grupo festis la 15-an de Junio sian unuan fondiĝfeston per ekskurso al Cauth [Kanth], kie okazis Diservo en Esperanto. F-ino Wojciechowska plibeligis la solenon per E-kantado. Poste en la tute plena ĉambrego de la „Bierfarejo” okazis la festkunsido, en kiu partoprenis multaj gastoj el Breslau kaj Cauth [Kanth], inter ili speciale rimarkindaj la reprezentantoj de la katolika-scienca studentaro „Westfalia Unitas” kaj la pastraro de Cauth [Kanth], kaj en kiu la prezidanto s-ro Wolf faris la ĉefan paroladon pri la „graveco de Esperanto por la katolikoj”. En diversaj respondparoladoj montriĝis ke la parolinto vekis grandan intereson kaj komprenon ĉe la aŭskultantaro. Agrabla kunesto sekvis la kunsidon.
Laborista Grupo. La 18-an de majo okazis ekskurso al Masselwitz kaj la 22-an de junio al Trebnitz.
CHEBZIE  MORGENROTH  Loka Grupo de GEA. La grupo aranĝis la 27-an de majo en la najbara loko Lipine propagandan vesperon, en kiu Max Fleischer faris propagandan paroladon. Por kurso anonciĝis 30 partoprenantoj, la instruadon gvidos s-ro Fleischer.
WROCŁAW  BRESLAU Silezia Esperanto-tago. Breslau, la 10-an de Aŭgusto 1913.   La Breslauaj Esperanto-grupoj invitas per ĉi tio korege ĉiujn esperantistojn, viziti nun en ĉi tiu jaro kaj precipe la 10-an de aŭgusto. Ni aranĝos en la ekspozicio specialan Esperanto-tagon, kiu trovas la aprobon de la ekspozicia estraro. La 9-an vespere okazos la salutado al la gastoj, la 10-an ili estos gvidataj tra la ekspozicio; tagmeze je la 122a estos festkunsido, vespere je la 6-a propaganda parolado. La Breslau-aj esperantistoj esperas, ke ankaŭ negermanaj samideanoj bonvolos memori, ke nia urbo nuntempe prezentas al gastoj ion vere tre vidindan, nome ĝardenkulturan ekspozicion, eminentegan kaj tre belan. Multan intereson meritas ankaŭ la kulturhistoria ekspozicio (1813/15). Kiu deziras informi sin iom pli detale, bonvolu peti de la „ekspozicia oficejo, Breslau 16, Grüneicher Weg” esperantlingvan prospekton kaj gvidlibron tra Breslau, multe ilustritan. Pri alveno ktp. la gastoj bonvolu informi la delegiton de UEA, Georg Mahn, Albrechtstr. 43, aŭ la subskribinton. En la nomo de la Breslau-aj Esperanto-grupoj: Arnold Behrendt, Breslau 16. Maxstr. 22

(el „Germana Esperantisto”, Julio 1913, N-ro 7 A, p. 101, 103, 105)

ZABRZE. En rondo de Bontemplanoj el Gleiwitz, Zabrze, Kattowitz kaj Königshütte Hans Śliwka el Gleiwitz parolis pri „Esperanto kaj Bontemplano”, disdonante ankaŭ la aperintan folieton de GEA. Esperanto-kursoj por bontemplanoj estos malfermataj, unue en Gleiwitz, poste en aliaj altsileziaj urboj. Laŭ propono de Hans Śliwka la reprezentitaj loĝioj volas okaze sendi al la estraroj de la bontempla ordeno sciigon favoran al Esperanto.

Silezia Esperanto-tago en Breslau la 10-an de aŭgusto 1913.
La programo estas jena:
Sabaton vespere
(9-a de aŭgusto) de post la 8-a:
Interrenkonto en la ĉefrestoracio sur la ekspozicia teritorio.
Dimanĉon tagmeze
(10-a de aŭgusto) je la 11½:
 Festkunsido en la ekspozicia paroladejo. ─ La ĉeestantaron oficiale salutos sinjoro urbkonsilisto d-ro Friedel. Je la 1-a: komuna tagmanĝo (partopreno laŭvola).
Dimanĉon posttagmeze
  je la 6-a:
Propaganda parolado en la ekspozicia paroladejo.
Antaŭ, inter kaj post la kunsidoj okazos gvidado tra la ekspozicioj.
Je la 8-a: komuna vespermanĝo (partopreno laŭvola).
Gvidlibro tra Breslau. Eldonita de Loka Grupo Breslau de Germana Esperanto-Asocio. 1913. 2 pĝ. 11,75 x 16 cm. ─ Senpage havebla ĉe Georg Mahn, Delegito de UEA, Albrechtstr. 43, Breslau.
Prospektoj kaj programoj pri la Kulturhistoria kaj ĝardenkultura ekspozicioj en Breslau, majo ĝis oktobro 1913. 4 pĝ. 22,5 x 29 cm. ─ Senpage havebla ĉe Georg Mahn.

(el „Germana Esperantisto”, Aŭgusto 1913, N-ro 8 A, p. 119, 122, 125)

WROCŁAW  BRESLAU  La Breslau'a festaro je la memoro de la liberigaj militoj. Majo ĝis oktobro 1913.

  Kiel lulilon de la renaskiĝo de Prusujo antaŭ cent jaroj ─ kaj pere de tuta Germanujo ─ oni prave konsideras la urbon Breslau. Ĉi tie ekflamis la arda patriotismo, ĉi tie ekvekiĝis denove la tuta fiereco, la tuta potenca forto de longtempe subpremata popolo. Kio estis prikantita de entuziasmaj poetoj, komencis realiĝi en Breslau. Je la memoro de la tiamaj gloraj tagoj oni festas nun, en nia pacema kaj prospera tempo, inde la estintecon: „dankema kontraŭ la amiko, justa kontraŭ la malamiko de tiam”.

   Laŭ la juĝo de aliurbaj kaj eĉ eksterlandaj gazetoj kaj ĵurnaloj la grandega tasko, kiun surprenis nia urbo, estas solvita multlaŭdinde. Meze en la malnova belega Ŝajtniga parko (kiun tiom admiris niaj karaj fremdlandaj samideanoj, travojaĝintaj Breslaŭon en aŭgusto 1912), kies arbogigantoj formas poeziplenan kadron por la viglemova bildo de l'ekspozicio, estas starigitaj diversaj konstruaĵoj en kvietaj, harmoniaj formoj. Ilin superstaras la por daŭra uzado destinita tielnomata Jarcenta Halo, konstruita de l'urba konstrukonsilanto Berg; ĝia kolosa grandeco ankoraŭ respekte alten rigardigas niajn posteulojn. La kupola arkiĝo havas 67 metrojn, dum la ĝis nun plej granda konstruaĵo, la Panteono en Romo, ne havas pli ol 43 metrojn da kupola vasteco. La interna ĉambrego estas servonta por grandamasaj popolkunvenoj, teatraj, muzikaj kaj sportaj prezentadoj  ─ eble iam por esperantista mondkongreso, ĉar ja estas sufiĉa loko por 10 mil personoj. Kian impreson farus nia „Espero” ludita sur orgeno kun 1400 bloviloj, kiu rilate al grandeco okupas la unuan lokon en la mondo!

   Ĉirkaŭ la ĉambrego troviĝas ringo de kabinoj por malpli ampleksaj ekspozicioj, kiu jam unu okazis de ĉarmegaj printempaj floroj, Al ĝi estis senditaj kreskaĵoj ne nur el ĉiuj partoj de Germanujo, sed eĉ salutis nin „per la floro” la speciale al esperantistaj koroj simpatia Nederlando.

   Antaŭ la festhalo etendas sin sorĉe bela, senmova, artefarita lago, respegulante dum vespero la mil kaj mil flametojn el la restoracio, terasforme apogita al la Jarcenta Halo.

   La verdira ĉefaranĝo de la tuta festaro, la historia kaj kulturhistoria ekspozicio, estas instalita iom pli flanke en speciala, 4-kupola konstruaĵo, elpensita de l'estro de la ĉi-tiea artakademio, profesoro Poelzig. 56 ejoj diversformaj montras la tutan materialon. Helpe de pruntitaj objektoj el ĉiuj germanlingvaj landoj kaj la tiam kun ili ligitaj ŝtatoj restariĝas antaŭ la rigardanto ja grandaj ŝtatgvidantoj, la armilaro, la okazintaĵoj kaj la kulturo tiamaj ─ interesega bildo kombiniĝinta el mil detaloj; en pluraj artikoloj estu provate, almenaŭ parton de ili fiksi por la afabla legantaro. Multe da belaĵoj krome enhavas ankoraŭ la aliaj fakoj de la ekspozicio, el kiuj mi citas ekzemple tiujn por tombeja arto, la historiajn ĝardenojn kaj la kolonian ekspozicion. En preskaŭ neinterrompita vico dum la ekspozicia tempo okazas festaranĝoj, pli ol ducent kongresoj, speciale verkita teatraĵo de Gerhardt Hauptmann kaj ankaŭ ─ Esperanto-tago.

   Ne forgesita estu la surprize originala maniero, en kiu estas interligitaj la festhalo kun la ekspozicia domo: per duonrondaĵo de duvica kolonara trairejo pergola laŭ la itala vorto, kiu signifas laŭbon aŭ laŭban trairejon superkovritan per vinberrampaĵoj. Malrapide laŭirante la internan vojon de 800 metroj da longeco, la okulojn ĉiam direktante al la florbedoj antaŭe kun ilia nekredeble diverskolora tuliparo, al la klaraj linioj de la konstruaĵoj, oni kredas migri en ia revata orienta fabellando.

   Fine mi rememorigu, ke nia lingvo ludis kaj espereble ankoraŭ ludos gravan rolon en la ekspoziciarejo. La aniĝo de la urbo Breslau al UEA kaj la eldono de esperantigitaj prospektoj estas nun sekvata de aperigo de gvidlibroj tra Breslau, por kiuj la urbestraro disponigis 300 markojn. Ĉar laŭbezone ankaŭ dupiedaj gvidantoj estas plezurege pretaj por doni ĉiujn informojn, estas vere malfacile trovi pruvigan pretekston, por ne veni mem kaj konvinkiĝi pri la multnombraj ĝuoj. Do, karaj germanaj kaj negermanaj gesamideanoj. aŭ venu, se vi povas, aŭ atendu kaj atentu la sekvontajn sciigojn pri speciala Esperanto-tago en la ekspozicio. Ĉiuokaze, ĉar vi certe ĉiuj intencas tiamaniere pruvi, ke Esperanto meritas esti konsiderita de la ekspozicia kaj urba estraroj, mi kore ekkrias: „Ĝis revido aŭ konatiĝo en Breslau-Schaitnig!”

La ekspoziciaro de Breslau, Dua artikolo. Ne estas tute facile, priskribi festan aranĝon unuavice dediĉitan al la memoro pri militoj. Iuj eble povus juĝi tion kiel glorigon de ili, kaj tia intenco certe mankas al vera pacamanto, kia estas esperantisto. Plej juste oni rigardu ilin kiel transiran vojon al kulturo progresanta paŝon post paŝo, kiel historian fakton, eble baldaŭ kiel historian kuriozaĵon. Sed ne kun malprava fiereco ni pensu pri niaj praavoj, kies soldateco al ili estis sankta kaj honorplena parto de ilia vivo. Ili estis heroaj ─ la viroj kaj ankaŭ la virinoj; kiom ili libervole oferis por prepari la fundon, el kiu la estonta „popolprintempo” ĝermos!

   La memoraĵoj de la Breslaua historia ekspozicio, unuigitaj artmaniere en 4-kupola konstruaĵo, kiun mi jam priskribis en la unua artikolo, estas kunmetitaj laŭ nepra justeco, historiaj aferoj, konataj al ĉiu alia popolo, ja ne estas neigeblaj. Same oni ne povas nei, ke la ekstera bildo de l'milito estas pentrinde multkolora. La diverseco de uniformoj kaj armiloj, kuraĝaj kaj fortikaj ĉevaloj, flagoj, ordenoj kaj batalmuziko ─ ĉio ĉi tio penadas etendi mildigan vualon sur la sangajn teruraĵojn de l'milito.

   El nia mirige multenhava ekspozicio, kiu estas nepre unika, estu menciata nur tio kaj tio, ĉar alie la afabla redakcio de „Germana Esperantisto” devus disponigi por la raportoj spacon de tuta jarkolekto. La plejmulto el la objektoj impresas pro siaj beleco kaj valoro; aliaj sentigas respekton kiel simplaj dokumentoj de gravegaj okazintaĵoj. Ankaŭ la arĥitektura beleco de la ejoj kunhelpas la grandiozan efikon, ekzemple la alta enirsalono, la halo por la monumentoj de l'permilite mortintoj kaj la kupolsalono kun la specialaj memoraĵoj de la urbo Breslau. Irante sur larĝaj ŝtupoj al la kupolhaloj, oni atingas ravan ripozejon en la interna korto, kies ĝardena oj, laŭ la gusto de l'antaŭa jarcento, ensorĉas en agordiĝon de paca trankvileco kaj izoliteco.

   „Ho, beltempo estinta!” oni estas tentata ekkrii, ree alpaŝante la enirejan salonon. Malheletigita lumo devigas jam tie ĉi je solena spirita koncentriĝo. En la mezo staras kaleŝo de Napoleono, kun grandaj risortoj kaj malgraciaj formoj. En la unua ĉambro oni vidas la tiam unuiĝintajn monarĥojn, reprezentatajn per laŭvivograndaj portretoj. Ne ĉiuj aspektas militeme, ekzemple la duko Karl August de Weimar verŝajne estus preferinta vagi kun sia amiko Goethe en la regionoj de arto kaj junecaj ĝuoj. La dua ejo estas dediĉita al la prusa reĝfamilio. Ĉarmega estas la skulptaĵo de l' fama artisto Schadow pri la reĝino Luise kun ŝia fratino. La politikistojn kaj diplomatojn bilde montras la sekvantaj ejoj; unu salono estas atentinda pro grandaj laŭnaturaj figuroj soldataj, vesitaj per uniformoj de sileziaj regimentoj. Du aliaj ĉambroj revivigas la virojn, kiuj armis sin per spiritaj bataliloj; estas la poetoj kaj filozofoj. Per sia elokventeco ili ne nur ardigis la kuraĝon al batalado, sed donis ankaŭ la direktilon pri postaj pli altaj celoj internaj. La personeco de Napoleon restariĝas en serioza kaj amuza formoj. Tre malofta objekto estas lia el bronzo skulptita mortomasko; konataj en la tuta mondo estas la karikaturoj pri li ─ ambaŭ devas toleri ĉiu famulo! Apud la kolektoj de neprusaj ĝermanlingvaj ŝtatoj kaj provincoj troviĝas tiuj de Svedujo, Aŭstrio kaj Rusujo; interesegaj estas la de pentristo el Wien kunmetitaj soldatvestoj, pafiloj ktp. el la tempo de post la 30-jara milito. ─ Flankelasante hodiaŭ la pure kulturhistorian parton de la ekspozicio, estu menciata sole ankoraŭ la salonego kun memoraĵoj de l' silezia ĉefurbo. La plej gravaj dokumentoj pri la militoj de 1813-1815 tie estas konservataj en vitraj kestoj. Kiel aspektis nia urbo antaŭ cent jaroj, kiel fama profesoro instigas sian studentaron al la milito, kiel la Breslaua loĝantaro sin trudas al la varbejo ─ (ankoraŭ nun ekzistas tiu ĉi domo) ─ tion montras grandaj murbildoj. La halo mem kun sia ovalarka kupolo, malhelaj muroj kaj blankaj kolonoj estas ege solena.

   Kvankam la Jarcenta Halo, kiun montras nia bildo, estas la plej granda kaj jam de malproksime videbla konstruaĵo, tamen la ekspozicia konstruaĵo, pli serene formita, ne malpli allogas la rigardon. Ambaŭ estas konstruitaj el la tielnomata „ferbetono”.

   En apartaj konstruaĵoj oni aranĝis la oficejon de Ruĝkrucanoj, fajromalhelpistoj, la poŝtoficejon (Esperanton-scianta oficisto deĵoras) kaj kongreshalon. La laste nomita estas parto de granda konstruaĵo, en kiu troviĝas parto de la ĝardenkultura ekspozicio, diversaj vendejoj, legejo („Germana Esperantisto” A kaj B, „Esperanto” estas troveblaj) kaj informejo. En la informejo oni povas ricevi la esperantlingvajn gvidlibron tra Breslau kaj prospekton de la ekspozicioj. En unu el la multaj disponeblaj ĉambroj en la konstruaĵo por interkomuniĝado havos lokon la kunsidoj okaze de la

Breslaua Esperanto-Tago

   La 10-an de aŭgusto estu nia festotago, en kiu ni esperas saluti ne nur sileziajn esperantistojn, sed ankaŭ samideanojn el aliaj regionoj de nia germana lando, eĉ eksterlandanojn. Tre kore ankaŭ per ĉi tio ni ĉiujn invitas. Vere ─ neniu pentos, ke li estas veninta. Oni legu la ĵurnalojn por konstati, kiel oni laŭdas la ĉi-tiean ekspozician aranĝon. Do ─ la 9-an de aŭgusto vespere la Breslaua esperantistaro estos preta, ĝoje saluti la gastojn samideanajn. La 10-an ni kune tramigros la ekspozicion; tagmeze okazos festkunsido, vespere propaganda parolado, poste ni amuziĝos! Kune ni tagmanĝos, vespermanĝos. Oni bonvolu komuniki ĉion necesan al „Esperanto-Lehranstalt”, Augustastr. 23, por ke ni povu zorgi pri akcepto en la stacidomo, pri loĝejo ktp. Ĝis revido en Breslau!

Tria artikolo. Abundan materialon por studado kaj komparado liveras la. eksterordinare bela kaj ampleksa ĝardenkultura ekspozicio. Kiom da zorgemo kaj scio estas enhavataj en ĝi, la nefakulo nur supraĵe povas konjekti. Estas du specoj de ĝardenoj ĉi tie, unue ses historiaj, due modernaj specialcelaj.

   Modestege kaj primitive sin prezentas monaĥeja Karlida ĝardeno el la epoko ĉirkaŭ la 820-a jaro. Kiel oni scias, Karlo la Granda, la eminenta reformanto, ankaŭ estis la unua iniciatinto de germana ĝardenkulturo. Li mem ordonis, kiajn florojn kaj arbojn oni plantu; kuracefikaj kaj kuirotaj superregis sur la altaj, tombisimilaj bedoj. Antikva tirputo kaj apud la utilplanta ĝardeno troviĝanta tombaro de la fratoj monaĥoj kompletigas la mezepokan bildon.

   Gotika kastelĝardeno apud Rhein el 1410 karakteriziĝas per nehavo de bedoj. Verdaĵo kovras la terfundon, floroj rigardas tie kaj tie el ĝi; kulturataj jam estis tiam galantoj, primoloj, konvaloj, veronikoj, akvilegioj. Estus interese skribi ekzemple historian verkaĵon pri la evoluado de l'ĝardenbenko: En la Karlida ĝardeno laŭ monaĥa maldorloteco la benko estas kruda sidejo el kunigitaj arbotrunketoj, en la gotika ĝi konsistas el mola herbaĵo, kaj en la sekvantaj ĝardenoj (pli kaj pli) ĝi fariĝas teknike perfekta kaj komforta.

   La kreaĵon de fama Breslaua kuracisto Laurentius Scholz el Rosenau (1588) revivigas la tria ĝardeno. Tiu ĉi estis la unua germana vere botanika, ĉar la nomita scienculo imitis modelojn el Italujo, kie li studis. Italajn kaj eĉ aziajn maloftajn ornamplantojn li konatigis al ni. Pli multaj ol 70 poetoj latinverse prikantis la verkon de la doktoro, kiu ─ laŭ surpordega enskribo ─ konstruis ĝin
„Al Dio pro gloro,
Al la patrujo pro honoro,  
Al la amikoj pro dankem',  
Pro refreŝiĝo al si mem. ─”

   Italdevena estas ankaŭ la sekvanta renesanca ĝardeno el 1600. La „Belvedere” estas aspekta turo, de sur kiu oni ĝuas ĉarman rondvidon super la ekspozicioj. Rektaj vojoj, tre regulformaj herbobedoj kaj plantadmaniero reprezentas la nepran malon de burĝa baroka ĝardeno el 1700. Neimagebla ĝi estis sen tranĉeformitaj arbetaĵoj (ekz. kiel birdoj) sen pridiaj statuoj, strangeformaj bedoj kaj sunhorloĝo, kies ciferplato konsistas el du duonrondvicoj da bedoj, la unua interna por la somero la dua ekstera por la vintro. Sur postamento staras la montrilo.

   Al la troornamema baroko sekvis ─ kaj sekvas en nia ekspozicio ─ pli malpeza kaj gracia gusto. La empira ĝardeno el 1813 kvietige impresas per nobla ĝardenarkitekturo, grandaj surpostamentaj florvazoj, fontano kronita per monumento de Pallas Athene kun glavo kaj ŝildo.

   Tute specialan lokon inter la ĝardenaro okupas la japana ĝardeno. Konstruite ĉirkaŭ kaj sur lageto, ĝiaj vojoj parte kondukas trans la akvonm helpe de grandaj ŝtonplataĵoj kaj pontetoj. En fremdegan regnon ni migras preter la barilo el bambuo kaj laĉoj. Kanotegmentaj laŭboj kaj laŭbosimilaj trairejoj, drakoj kaj japanliteraj surskriboj sur la pordarkoj, porcelanaj seĝetoj, gruoj el bronzo, Buddha-monumentoj, pigmeaj koniferoj, tropikaj multkoloraj plantoj, strangeformaj, jen kaj jen ŝajne senarte dismetitaj grandaj ŝtonoj ─ resume, oni ĉiupaŝe admiras ĝis nun nekonatajn aferojn de poezia ĉarmo. Maloftaĵo estas ankaŭ la sub ĉielo ebligata florado de la sunlandana victoria regia, sukceso de enlageta tubaro, kiu varmigas la akvon. Serio da ruĝaj lampionoj, apud kaj ĉirkaŭ tevendejo balanciĝe pendantaj, eligas ruĝajn lumstriojn sur la vere feinan lokon.

   „Antaŭen, antaŭen!” estas ofte necesa instigo tie ĉi, kie oni deziras kolekti almenaŭ parton de la riĉege prezentataj impresoj. Rigardinte la mezsomere florantajn vilaajn eksterurbajn (tiel nomatajn „Schreber-”) ĝardenojn kun somerdometoj, la arbustan, fruktan, rokan, botanikan kaj rozan ĝardenojn, oni vere tre bezonas ioman ripozon sur la beletaj, lerte ĉien dismetitaj blankaj ĝardenmebloj. Momente ekspozicio de dalioj ravas ĉiun koloramanton. Antaŭ sia ekvelkiĝo la grandamase kulturitaj plantoj estos elmontrataj en bukedoj, Ĉiutempe oni vidis okaze de ĝardenkultura semajna kongreso longajn tablojn plenplenajn je kelkcentoj da rozospecoj, inter ili unu tute verdan. - Ĉi-tiea ĝardenisto sukcesis post dudek-jara penado kreskigi novan frukton, kuniĝon de groso kaj ribo, kiu kaŭzis admiron kaj perspektivan penson pri la senlima variebliĝo de la naturo.

   Kio estas kreata per senlaca laboro en la transmaraj landoj, elmontras instrue la kolonia ekspozicio. La komenca stato de tropika plantejo reprezentiĝas per faligita praarbaro. Ĉi tiun laboron oni faras dum la pluvtempo; dum la seka sezono la suno sekigas la branĉaron kaj foliaron, kiun poste ekbruligita fajro formanĝas. Inter la perflame nedifektiĝintaj trunkegoj estas semataj nun la kulturotaj utilplantoj. Ne eble estas citi la multegon da koloniaj plantoj, bilde, vive kaj artefarite elmontrataj en diversaj fakoj de longa halo; jen Togo, Kameruno, Germana Orient- kaj Okcident-Afriko, la sudmaraj landoj ekvivas. Ekster la halo kreskas palmoj (inter ili sukerpalmoj, 50-60 jarojn aĝaj), bananujoj, gumarbo kaj multaj aliaj koloniaj plantoj. Belaj lignoj, kafoarbo, kakaoarbo, kaŭĉukarbo, la biografio de l' kotono, de post la arbusto ĝis silksimila brodfadeno, ĉiam havas rondon de scivolemuloj ĉirkaŭ si.

   Apetitiga fruktaro vekas la viglan deziron pri pli oportuna vojaĝebleco al tiuj benataj landoj kaj pri importo de la viditaj fruktoj, ofte tro delikataj por toleri la longtempe daŭran vojaĝon. Respondante miajn sopirojn iu diras: „Eble post kiam estos pli ĝenerala posedaĵo la aerŝipo!” „Kaj Esperanto” mi tuj aldonas, ĉar la inteligenta indiĝeno, kiu komprenas jam tiel komplikitan manipuladon pri ĝardenkulturo, certe ne estus mallernema.

Kvara artikolo. Lastan rondiradon ni faru tra la lokoj de tiom da belaĵoj, lastan, iom melankolian adiaŭon. La aŭtuna agordiĝo ja al ni proksimigas perforte la penson pri la nedaŭremo de surteraj ĝuoj. La eleganta renkontejo de ĉiuj klasoj de nia urbanaro, la celejo de multegaj alihejmaj gastoj ─ eĉ princaj kaj esperantistaj ─ baldaŭ dezertiĝos. For estos ĝia vivo, kiu spiris per la akceptvola perceptemo de kelkfoje 60-80 mil vizitantoj dumtage. Sed ni ne plendu, prefere ni bonuzu la neabundajn sunradiojn, postlasan donacon de la foririnta, tre avara sezono varma.

   Post la rigardao de la rozara kaj daliara ĝardenoj ni aŭskultu unu el la trifoje ĉiutage okazantaj reprezentaĵoj en la naturteatro, kie ĵus vekiĝas al nova vivo la nemortontaj burleskaĵoj de Hans Sachs.

   La meditado pri la modestaj postuloj de niaj prapatroj rilate amuzon kaj vivkondiĉon donas dezirindan okazon, ĵeti ankoraŭ rigardon en la konstruaĵon de l' historia ekspozicio, por admiri la simplegecon de la mortĉambro de Blücher.Ankaŭ la en alia ĉambro troviĝantajn vestaĵojn el 1813 oni rajte povas nomi simplaj, speciale la virinajn robojn, ankoraŭ nun titolatajn „laŭ reĝino Luise”. Tamen la salonoj de princo Wrede ja estis luksaj, same kiel la tiam portitaj ornamaĵoj, certe! Sed la neriĉulo ne ŝatis posedi senvalorajn imitaĵojn, li modeste kaj fiere malvolis konkuri. Kia delikata arto prezentiĝas en la ĉarmaj miniaturaj bildoj, kiuj post ree cent jaroj ankoraŭ estos same kolorbrilaj! Interesa estas la tiama aferaro de l' poŝto; laŭ dokumentoj elmontritaj ĝi estis privata kaj kompreneble uzis ĉevalojn por la vojaĝantaro kaj sendotaĵoj senvivaj. La eminentaj personoj uzis por nelongaj vojoj surpentritajn portilvagonetojn, kia unu estas la objekto de kapskuiga miro por la nuntempano kutimiĝinta al aŭtomobilo.

   Multe pli granda ol la Ne-Breslauano supopzas estas la nombro de la nemenciitaj objektoj kaj aferoj, okazintaj kongresoj, mallongtempaj ekspozicioj, amuzaĵoj, sportaranĝoj ktp. Notataj estu sole ankoraŭ belegaj orgenkoncertoj (por kio ni ja havas nian grandegan festhalon!) reprezentado de la tielnomata simfonio de la mil (kunagantoj) de Gustav Mahler kaj de la pantomima dramo La miraklo de Vollmöller kun muziko de Humperdinck.

   Profundajn impresojn, la rememoron pri belaj multflanke interesegaj horoj kaj sinceran dankemon al la organizintoj postlasis en ĉiu sentema koro la vizito aŭ vizitado en la Breslaŭa ekspoziciaro.

JULIE Wolfson

(el „Germana Esperantisto”, Junio-Oktobro 1913, N-roj 6 B- 9/10 B, p. 87, 99-101, 117, 146)

Supersilezia Esperanto-Ligo. Liga kunveno okazis la 3-an de aŭgusto en Zabrze kaj estis vizitata de reprezentantoj de preskaŭ ĉiuj ligogrupoj. Oni priparolis regularon por E-ekzamenoj aranĝataj de la ligo; la raporton pri tiu ĉi afero faris d-ro Fedor Schmey el Beuthen. En Lipine fondiĝis nova ligogrupo el la eble 30 partoprenintoj de nun finita kurso. ─ Por honori la viglan propagandiston s-ron Hugo Gerisch el Auerbach, kiu vizitis la regionon de la ligo oni aranĝis la 21-an de septembro ekskurson al „Waldschlößchen Dombrowa”. Poste sekvis festeno en „Monopol Pils” en Beuthen. Salutan paroladon de la liga prezidanto, s-ro Bluschke, respondis s-ro Gerisch per dankparoloj kaj poste sekvis kantoj. Oni kunestis ĝis malfrua horo. Kolekto por la Esperanto-pavilono en la venontjara libroindustria ekspozicio rezultis 17 M.

WROCŁAW  BRESLAU  En la jarcenta ekspozicio okazis la 10-an de aŭgusto Silezia Esperanto-Tago, kiun partoprenis multaj gastoj el la orientaj provincoj kaj ankaŭ el aliaj partoj de Germanujo. Sabaton oni konatiĝis en saluta vespero, dimanĉon matene, en festkunsido, la kunvenintoj estis salutataj de reprezentanoj de la magistrato kaj de la porfremdula societo; la festparoladon faris s-ro Arnold Behrendt. Dum la tago oni vizitis la ekspozicion, kaj vespere direktoro d-ro Albert Schramm el Leipzig propagande parolis.
  
Katolika Grupo. En festo de la katolika virunuiĝo s-ro Wolf transdonis gratulojn en la nomo de Katolika Esperanto-Grupo.
  
─ Laŭ instigo kaj sub gvidado de stud. phil. Fritz Wiener, la 23-an de junio en universitata aŭskultejo kun partopreno de rektoro komenciĝis kurso por studentoj. La ĝisnuna sukceso estas kontentiga.
  
Laborista Grupo. Samideano el Aŭstrio, d-ro Paja Staniĉiĉ, vizitis la grupon kaj vekis viglan intereson inter la ĉeestantoj, tiel ke tuj 4 novaj anoj aliĝis al la grupo.

BIELSKO  BIELITZ  En la loka germana gazeto aperis, tradukita de d-ino Haas, la artikolo „Surdmutaj blinduloj”, kiun Jean Borel poublikigis en Germana Esperantisto. ─ Kurso gvidata de reallerneja direktoro Bock finiĝis. Grupo fondiĝos en aŭtuno, aliĝos al ĝi proksimume 25 kursanoj.

(el „Germana Esperantisto”, Sept./Okt. 1913, N-ro 9/10 A, p. 138, 140)

WROCŁAW  BRESLAU  Okaze de la kunveno de sileziaj filologoj, la 4-an de okt., prof. d-ro L. Huebner el Schweidnitz en speciala kunsido parolis pri Esperanto kaj ĝia valoro por la lernejo; ankaŭ en la oficialaj kunsidoj kelkfoje estis okazo atentigi pri Esperanto. Tio estis speciale valora propagando, ĉar tiel ĉiuj instruistoj de la sileziaj altlernejoj konatiĝis kun nia afero aŭ persone, aŭ ili ricevis informojn per la oficialaj raportoj.
GLIWICE  GLEIWITZ  Loka Grupo de GEA. La 4-an de oktobro la grupo aranĝis tre bonefikan gajan vesperon, en kiu ankaŭ seriozeco en formo de propaganda parolado de s-ro Bluschke el Königshütte ne mankis. La balo tre amuzis la multnombrajn ĉeestantojn. ─ La 6-an de oktobro kurso komenciĝis per senpaga provleciono.
GÖRLITZ  Esperanto-Societo „Zamenhof”. La 3-an de septembro Ferdinand Mally parolis en bone vizitata propaganda kunveno pri la temo „Germanujo ─ la koro de la mondo per Esperanto”. La sukceso estis tre bona; oni povis malfermi du kursojn por komencantoj.
KRÓLEWSKA HUTA  KÖNIGSHÜTTE  Loka Grupo de GEA. Kurso komenciĝis la 1-an de oktobro.
LUBAŃ  LAUBAN Gimnaziana Grupo festis la 27-an de septembro sian fondiĝfeston en la gimnazio.

(el „Germana Esperantisto”, Novembro 1913, N-ro 11 A, p. 159, 160)

WROCŁAW  BRESLAU  Laborista Grupo. Per disdonado de flugfolioj, anonco kaj artikolo en „Volkswacht” la grupo sukcesis aranĝi kurson kun 33 geanoj sub gvidado de Johann Burda.
GÖRLITZ  Esperanto-Societo „Zamenhof”. La 25-an de oktobro okazis la jara ĉefkunveno. Rezultato de la estrarelektoj: d-ro Cornelius Goebel (prezidanto), Ferdinand Mally (sekretario), s-ro Wolff (kasisto). La raportoj pri la pasinta jaro montris bonan financan staton kaj kreskadon de la membronombro. Monataj kunvenoj denove okazos ĉiun duan merkredon de l'monato.
ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  Loka Grupo de GEA. En publika kunveno, aranĝita la 30-an de oktobro  en la festĉambrego de la Jaehner'a instituto, post salutoj de la prezidanto Edmund Schulz, parolis Arnold Behrendt el Breslau pri la temo „Ĉu Esperanto vivas?” La parolado tre interesis la eble 150 ĉeestantojn; en la diskutado kontraŭuloj de Esperanto ne aŭdigis sin. Kurso komenciĝis la 3-an de novembro en ĉambro de urba lernejo.
CIESZYN  TESCHEN  Kurso malfermiĝis en oktobro sub gvidado de Rudolf v. Lidl.

(el „Germana Esperantisto”, Decembro 1913, N-ro 12 A, p. 174, 175, 177, 178)

GLIWICE  GLEIWITZ  Supersilezia Esperanto-Ligo.  La 7-an de decembro 1913 la Ligo havis sian membrokunvenon en Gleiwitz. Post ekzameno, en kiu partoprenis kaj sukcesis 2 Gleiwitz-anoj, komenciĝis je la 630 posttagmeze la multnombre vizitata kunveno, kiun prezidis Max Fleischer el Beuthen. Oni speciale pritraktis organizajn kaj propagandajn demandojn, interalie oni intencas fari teatrajn prezentaĵojn kun propaganda celo en multaj sileziaj urboj. La Ligo ree kunvenos en februaro en Morgenroth aŭ Antonienhütte. Post la oficiala kunsido oni en agrabla interparolado, interrompata de plej diversaj prezentaĵoj kunrestis ankoraŭ sufiĉe longtempe.
GÖRLITZ  Esperanto-Societo „Zamenhof”.  La 4-a fondiĝfesto estis aranĝata la 15-an de novembro en „Handelskammerhaus”; oni festis tie ankaŭ la naskiĝtagon de d-ro Zamenhofg la 11-an de decembro.

(el „Germana Esperantisto”, Januaro 1914, N-ro 1 A (143), p. 7.8)

En 1913 aperis:
─ Ferdinand Mally [el Görlitz]: Esperanto-Lehrer. 2 Auflage. Görlitz: Selbstverlag, 1913, 136 p.

1914

ANTONIENHÜTTE  Novan kurson gvidas s-ro Tworoger el Gleiwitz.
WROCŁAW  BRESLAU  Internacia Ligo de Esperantistaj Poŝtoficistoj (Ilepo).  Oficejo: Breslau 16, Maxstr. 22. La ligo celas disvastigi la Zamenhofan internacian helplingvon Esperanto inter poŝtoficistoj ĉiulandaj kaj la publiko. La ĉiumonata organo estas „Poŝta Esperantisto”, kiu enhavas fakajn artikolojn ktp., ofte kun bildoj. Ilepanoj ricevas la organon P.E. senpage, same ankaŭ ĉion, kion publikigos Ilepo. Arnold Behrend (prezidanto)

(el „Germana Esperantisto”, Januaro 1914, N-ro 1 A (143), p. 10)

1916

WROCŁAW  BRESLAU  ─ Loka Grupo de GEA. Sekve de klopodoj de monistino, f-ino M. Koscinska, parolado kaj kurso de Georg Mahn povis okazi por la gejunularo de la Liberreligia Komunumo. 16 gelernantoj partoprenis. ─ Krome Georg Mahn faris paroladon en la hejmo de la socialista gejunularo; sufiĉe granda nombro da ĝi anoncis sian pretecon lerni Esperanton. ─ En la loĝejo de sia prezidanto Adolf Selten la blindula unuiĝo „Interna Lumo” solenis la naskiĝotagon de la majstro. La membroj kaj gastoj havis grandan ĝuon per multaj muzikaj kaj deklamaj reprezentaĵoj. ─ Pola samideano, s-ro Wiesenthal el Varsovio, vizitis la lokan grupon en decembro. Li ĝojigis la grupanojn per tre interesa parolado di sia nelibervola, preskaŭ unu- kaj duonjara restado en Parizo ─ post la „Deka” ─ kaj en Svisujo.
ŚWIDNICA    SCHWEIDNITZ  ─ Esperanto-Grupo. La 12-an de januaro komenciĝis du novaj kursoj. Unu el ili, kiun partoprenas 32 personoj, precipe inoj, estas gvidata de la s-ro M. Stabler; la duan partoprenas 20 soldatoj, kaj ĝin gvidas resaniĝanta militisto, s-ro Pindur, antaŭe komercisto kaj membro de la Esperanto-Grupo en Hindenburg (Zabrze). S-ro Pindur estas tiu, kiu per Esperanto kaj nia stelo mirinde estas vivo-savita apud pafist-fosaĵo. Pri tiu okazintaĵo la „Tägliche Rundschau” kaj aliaj gazetoj akceptis detalajn raportojn. Por varbi kurso-lernantojn, oni refoje presigis sciigojn pri Esperanto kaj ofte paroladis; ankaŭ s-ro Pindur faris paroladon en la soldatejo.

(el „Germana Esperantisto”, Februaro 1916, N-ro 2 A, p. 16, 17)

WROCŁAW  BRESLAU  ─ Loka Grupo de GEA. Kunsidoj regule okazas malgraŭ la milito kaj estas ofte tre interesaj pro la alvenintaj leteroj de militistaj samideanoj. D-ro Felix Zamenhof ĝojigis la grupon dum sia kvarsemajna restado en Breslau regule per sia vizitado.

(el „Germana Esperantisto”, Marto 1916, N-ro 3 A, p. 31)

ŚWIDNICA  SCHWEIDNITZ  ─ Esperanto-Grupo festis la 17-an de majo sian fondiĝfeston, je kiu partoprenis 50 personoj. La prezidanto, profesoro d-ro L. Huebner, memorigis la fondiĝon, okazintan antaŭ sep jaroj kaj faris paroladon pri estanteco kaj estonteco de nia lingvo kaj ĝia valoro por Germanujo. Poste la sekretario, s-ro M. Stabler, paroladis tre interese pri milito kaj kristana religio, uzante la Esperantan lingvon. Post komuna kanto de la himno kaj aliaj esperantaj kantoj sekvis esperantaj deklamoj de la sinjorinoj Ließ, Menzel, Priesemuth, kvarmana koncertludado de la sinjorinoj Klein kaj Heege. Esperantaj kaj germanaj kantoj de sinjorino Priesemuth kun fortepiano- kaj liutakompano. Tre amuzaj estis dialekta deklamo de rektoro Knorn kaj memverkita, laŭtempa humoraĵo de librovendisto Johannes Zuckchwerdt. Je granda ĝojo de la anoj ĉeestis la feston la fondinto de la grupo, d-ro med. Stolper, forpermesita de la rusa militejo kaj la membro, leŭtenanto Georg Krause, vundita apud Verdun. Ambaŭ estis ornamitaj per la fera kruco kaj raportis tre interese pri siaj travivaĵ oj, la dua montrante multajn memfaritajn fotografaĵojn. La dua prezidanto, la komence de la milito tre grave vundita kapitano R. Krause, ankaŭ „kavaliro de la fera kruco”, kiu nun faras garnizonan servon en Breslau, bedaŭrinde ne povis ĉeesti. Al sia honora prezidanto, kalkulkonsilanto Edmund Schulz, Überlingen a. Bodensee, la grupo sendis salutkarton. Entute la festo estis tre impresa, kvankam preskaŭ senkosta.

(el „Germana Esperantisto”, Junio 1916, N-ro 6 A, p. 67, 68)

JELENIA GÓRA  HIRSCHBERG  ─  Esperanto-Rondo. Sabaton la 16-an de oktobro okazis la unua kunveno de la Esperanto-Rondo, kiu kunvenos ĉiumonate. Prezidanto estas sanitara konsilanto d-ro Galle kaj sekretario Eugen Wüster. Ĉeestis 11 personoj. La adreso de ambaŭ estraranoj estas Wilhelmstr. 17

(el „Germana Esperantisto”, Novembro 1916, N-ro 11 A, p. 31)

1917

 
 

1918

[Malgraŭ la milito esperantistoj de Breslau kaj aliaj sileziaj urboj kontinuis Esperanto-agadon, kvankam ke multaj militservis kaj kelkaj ne revenis el la milito.]

Kroniko: Silezio 1919-1930


Aktualigo: septembro 2006

Bonvolu skribi al Worsten

Kodado / Kodowanie: Unikodo UTF-8

Aktualizacja: wrzesień 2006

Napisz do Worsten

© Worsten 2004