![]() |
E ŭ r o p o n t o |
![]() |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
Komunikiloj
pri la internacia lingvo
Pollando
Enkonduko
En Pollando oni jam de kelkaj semajnoj diskutas pri problemo de la internacia lingvo por Eŭropo en kelkaj radiaj kaj ĵurnalaj forumoj. Tiun diskutadon observas ĵurnalistoj kaj certe en proksimaj monatoj mem skribos pri tiu problemo.
Ĉu en via lando ekzistas similaj forumoj?
I programo de la Pola Televido (ĵaŭde la 29-an de januaro 2004)
Kadre de la junulara programo „Biciklo de Blaso“ la Pola Televido prezentis Maciej Zgondek, kiu estas lernento de Gimnazio n-ro 3 en Kutno. Matio ekde kelkaj jaroj pasie okupiĝas pri Esperanto. Malgraŭ, ke li estas nur 16-jara li jam verkis kaj eldonis presforme lernolibron de Esperanto kaj ricevis permeson organizi kaj gvidi kurson de Esperanto por siaj samgimnazianoj. Krom Esperanto li interesiĝas ankaŭ pri aliaj lingvoj kaj certe estos iam sperta lingvisto.
Diskutado pri la internacia lingvo en retforumo de la Radio Bis
Ekde kelkaj semajnoj en retforumo de la
Pola Radio Bis oni diskutas pri jenaj temoj:
• A ja w sprawie esperanta (Kaj mi pri la problemo de esperanto, 5 eldiroj)
• Klub poliglotów (Klubo de poliglotoj, 2 eldiroj)
• Polska opiekun esperanta w UE (Pollando la patrono de Esperanto en EU, 2
eldiroj)
• Wnosimy do Unii język esperanto (Ni enportas Esperanton en la Eŭropan Union,
10 eldiroj)
• Eŭropa Bunto (3 eldiroj)
Por konatiĝi kun tiuj eldiroj oni devas:
1) trovi paĝon de la forumo
http://www.radio.com.pl/bis3/forum.asp kaj
elekti la temon,
2) klaki „Pokaż treść wszystkich wiadomości“(montru enhavon de ĉiuj eldiroj)
kaj tralegi ĝisnunajn eldirojn pri la temo,
3) se oni volas aldoni novan eldiron, tiam oni devas klaki la vorton "Odpowiedź"
(Respondo). Tuj aperos aktiva formularo, en kiun oni enskribu sian eldiron.
4) klakante „Dodaj“ (aldonu) ni sendas leteron. Respondata temo tuj
transiras al la unua loko de la temlisto kaj aliaj retanoj povas konatiĝi kun
nia eldiro.
La Pola Radio Bis specialiĝas pri lingvistikaj programoj.
Diskutado pri la internacia lingvo en retforumoj de Gazeta Wyborcza
a) Forumo „Unia Europejska“ (La Eŭropa Unio)
En forumo „La Eŭropa Unio“ oni diskutas pri jena temo:
• Różnorodność europejska (Eŭropa bunto, 9 eldiroj)
Por konatiĝi kun tiuj eldiroj oni devas trovi paĝon de la Forumo http://forum.gazeta.pl/forum/71,1.html?f=522 kaj elekti la temon.
b) Forum rzadkich języków (Forumo de raraj lingvoj)
En forumo de raraj lingvoj oni diskutas pri jenaj temoj:
• Różnorodność Europejska (Eŭropa bunto, 2 eldiroj)
• Esperanto (3 eldiroj)
• Ĉu vi volas paroli Esperanton? (8 eldiroj)
Por konatiĝi kun tiuj eldiroj oni devas trovi paĝon de la Forumo http://forum.gazeta.pl/forum/71,1.html?f=10311 kaj elekti la temon.
|
Aktualigo: marto 2008 |
|
Kodado: Unikodo UTF-8 |
|
|
Aktualizacja: marzec 2008 |
Napisz do Europonto |
© SEA & Worsten 2004 |