![]() |
Eŭroponto |
Interregiona |
![]() |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|

Interlingvistikaj Studoj en Poznań
La Universitato de
Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Pollando) anoncas
3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La unua studjaro
startis en la vintra semestro de la studjaro 1998/99. La unuaj gestudentoj finis
siajn studojn en septembro 2002. Ĉiun duan jaron eblas komenci la studojn5.
La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-rino
Ilona Koutny, membro de la Akademio de Esperanto. Inter la prelegantoj estas
konataj esperantologoj, kiel profesoroj Michel Duc Goninaz, Geraldo Mattos,
Humphrey Tonkin kaj John Wells, d-roj Vera Barandovska-Frank, Detlev Blanke,
Zbigniew Galor kaj Katalin Kováts, same Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik, István
Ertl kaj Aleksander Korĵenkov.
La Interlingvistikaj Studoj konsistas el enkonduko al ĝenerala kaj aplikata
lingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, ili traktas planlingvojn
kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de
esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri lingvistiko, literaturo,
interlingvistiko, komunikado aŭ pri metodiko. Pro la metodika formado la Studoj
ricevos specialan rolon en la instruista trejnado dum la nuna periodo.
Sesioj (surlokaj kursoj kaj ekzamenoj) okazos unufoje dum la semestro (fine de
septembro kaj komence de februaro). Intertempe la gestudentoj laboras hejme kaj
povas konsultiĝi kun la prelegantoj rete. La gestudentoj pretigos
diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri
Interlingvistikaj Studoj.
Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo. Pli
frua anonco estas bonvena.
Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aŭ egalvalora) kaj
bona scio de esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston antaŭ la
komenco de la Studoj.
Kotizo por unu semestro: 400 EUR (por landoj kun pagproblemoj ĉ. 120 EUR,
Pollando: 500 PLN).
Por pluaj informoj kaj aliĝilo kontaktu d-rinon I. Koutny:
Lingvistika Instituto de UAM
ul. Międzychodzka 3-5.
PL-60-371 Poznań
T: +48-61 829-27-09
F: +48-61 829-27-00 (sekretariejo)
E-poŝto:
Riĉa kaj sukcesa interlingvistika sesio en UAM (01-09.02.2008)
La nuna interlingvistika grupo ĉeestis sian 6an kaj lastan sesion en la
Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (PL). La persistaj 18 gestudentoj (el 10
landoj) partoprenis entuziasme la prelegojn kaj praktikan laboron en tri
specialiĝoj: komunikado, lingvistiko kaj metodiko.
Okazis kurso pri interkultura komunikado far prof. Humphrey Tonkin (lingvo kaj
socio), Michael Farris (signolingvo kaj parolata lingvo); pri radia komunikado
far Barbara Pietrzak (longjara gvidantino de la esperantaj elsendoj de Radio
Polonia, nun ĝenerala sekretario de UEA); pri sociologiaj aspektoj de komunikado
far d-ro Zbigniew Galor, pri vortospecoj kaj denaskismo far d-ro Balázs Wacha
(Blazio Vaha).
La instruista trejnado estas sur bona vojo
La metodikan specialiĝon reĝisoris energie d-ino Katalin Kováts, tiel la
ekzamenoj iĝis metiejaj diskutoj de veraj instruistoj. Kurson pri metodiko
gvidis Maria Majerczak, metodikistino el la Jagiellona Universitato (Krakovo)
kaj kontribuis Zsófia Kóródy kaj Ilona Koutny. La partoprenantoj havis eblecon
testi sin mem kaj samtempe la unuan C1-nivelan teston (el la novtipa
lingvoekzameno, kiun ILEI ellaboras kun la budapeŝta lingvoinstituto ITK por
akreditigo).
La Interlingvistikaj Studoj de UAM kaj ILEI decidis kunlabori en la formado de
esperanto-instruistoj, kiu delonge atendis solvon. La kontrakton inter la du
institucioj nun subskribis la gvidanto de la Studoj, d-ino Ilona Koutny kaj la
dekano de la Novfilologia Fakultato de UAM, prof. Józef Darski, vicdekano prof.
Jacek Witkoś, aliflanke Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI.
Enkadre de la komuna programo kaj formado estis ebleco jam en septembro aliĝi al
la metodika specialiĝo de la Studoj, kiu realiĝas en la studjaro 2007/08. La ses
aliĝintoj (el 5 landoj) krom la komunaj metodikaj kursoj kaj ekzamenoj povis
partopreni lingvan perfektigon, minikursojn pri literaturo kaj gramatiko.
Malferma prelego en la Lingvistika Instituto
La nunan sesion stampis la intensa kontribuo de Humphrey Tonkin. Li prelegis
ankaǔ pri la nuntempaj problemoj de e-movado por la tuta grupo kaj eksteraj
interesiĝantoj. El liaj prelegoj antaux 3 jaroj naskiĝis lia libro Lingvo kaj
popolo (2006). La nova kurso estis denove instiga.
Por kolegoj kaj gestudentoj de la Lingvistika Instituto de UAM, kiuj grandnombre
aperis malgraǔ la intersemestra ferio, li prelegis angle pri Ekskludo kaj
inkludo en Eǔropo: serĉado de eǔropa lingvopolitiko kun granda sukceso. Ankaǔ
lia interparolo kun vicrektoro prof. Marek Kręglewski (kiu malfermis la publikan
lingvopolitikan konferencon de la Studoj en septembro 2006) estis fruktodona.
Kiel tradicie, dum la semajno okazis la komuna vespero de gestudentoj kaj
geprelegantoj kun partopreno de alvenintaj poznaniaj esperantistoj. Krom la
bonetosa vespermanĝo okazis libera kultura programo. Ekskurso al la bela kastelo
kaj parko de Kórnik apud Poznan kompletigis la kulturan programon. Fine estis
ebleco renkonti la kunlaborantojn de E@I alvenintajn laǔ la invito de Petro
Balaz, partoprenanto de la Studoj.
Per tiu ĉi jaro la Interlingvistikaj Studoj atingis 10-jarojn da ekzistado, pro
tio septembre okazos festa interlingvistika simpozio, kaj novaj aliĝantoj estas
atendataj (informoj: interlin@amu.edu.pl)
.
Metodika seminario de UAM - ILEI Pola Sekcio
La Universitato Adam Mickiewicz (Poznan) kaj la Pola
ILEI-sekcio anoncas komunan unujaran kurson kun du surlokaj sesioj (lasta
semajno de septembro 2004 kaj unua semajno de februaro 2005), dumsemestra reta
konsultigxo kaj jarfina ekzameno. La aliĝontoj partoprenos praktike la
Lingvopedagogian specialiĝon de la 3-a jaro de la Interlingvistikaj Studoj, sed
akiros atestilon pri instruista kurso de la Pola ILEI-sekcio.
Lingva testo estas kondiĉo por la partopreno. Por la fina ekzameno necesas
pretigi skriban laboraĵon pri elektita praktika temo.
Instruistoj: d-ino Katalin Kovats (HU/NL), Maria Majerczak (PL), d-ino Ilona
Koutny (HU/PL) + invitita eksterlanda gasto.
LINGVOPEDAGOGIO
Bazaj faktoroj de lingvopedagogio: 1a sem - KK
Esperanta metodiko: 1-2a sem - KK, MM
Instruhelpiloj: 2a sem KK+ IK
Aldone dum la 1-a semestro okazos kurso pri nuntempa literaturo de Istvan Ertl
(HU/BE), eksredaktoro de revuo Esperanto, dum la 2-a semestro kurso pri
nuntempaj problemoj de e-movado de prof. Humphrey Tonkin (USA).
Lingva perfektigo: KK, MM, IK.
Bv. diskonigi tion inter eventualaj partoprenontoj. Pluaj informoj (ne inter
14.08-04.09) ĉe:
Dr Ilona Koutny, membro de AdE
gvidanto de Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan
T: +48-61 829-27-09, sekretariejo: 829-27-01
F: +48-61 829-27-00 (sekretariejo)
http://main.amu.edu.pl/~interl/index.html
|
Aktualigo: marto 2008 |
|
Kodado: Unikodo UTF-8 |
|
|
Aktualizacja: marzec 2008 |
Napisz do Europonto |
© SEA & Worsten 2004 |