Edward
T. Wojtakowski
Inter 1906-1909 estis fonditaj grupoj en Neumittelwalde/Międzybórz,
Görlitz, Oppeln/Opole, Schweidnitz/Świdnica, Gleiwitz/Gliwice, Oberwüstegiersdorf/Głuszyca Górna, Liegnitz/Legnica kaj Lauban/Lubań. En kelkaj urboj
agas jam du aŭ tri grupoj. Speciale granda estas interesiĝo pri Esperanto
inter komercistoj. Komercaj ĉambroj en Görlitz, Liegnitz kaj Schweidnitz tre
subtenas Esperanton. Oni devas substreki tre energian agadon de Arnold
Berhrendt el Vroclavo, d-ro L. Huebner el Schweidnitz kaj Ferdinand Mally el Görlitz,
kiu fondis 11 Esperanto-grupojn.
Dimanĉe la 22-an de aŭgusto 1909 esperantistoj el Vroclavo, Gleiwitz
kaj Schweidnitz ekskursis al la kuracloko Bad Reinerz por renkontiĝi kun
Ludoviko Zamenhof kaj lia familio, kiu ripozis tie antaŭ vojaĝo al la 5-a
Universala Kongreso en Barcelono.
En Vroclavo fondiĝis la unua en Silezio katolika Esperanto-grupo, en
kiu agis Brucks, Wolf, f-ino Gernoth, f-ino Reichel kaj f-ino Wojciechowska.
En 1910 fondiĝis ankaŭ Laborista Grupo, kiu vigle propagandis en laboristaj
medioj, organizis prelegojn kaj ekskursojn. W. Thielking el Vroclavo ekfunkciigis en 1912 institucion de „laborkonsuloj“ (Internacia
Laborkonsularo).
En Supran Silezion venis en 1910 por kelka tempo konata
Esperanto-aktivulo Paul Tarnow, kiu kolektis ĉiujn izolitulojn kaj preparis
grundon por starigo de Suprasilezia Esperanto-Ligo, al kiu apartenis grupoj en
Beuthen (Bytom), Gleiwitz (Gliwice), Königshütte (Królewska Huta), Leobschütz
(Głubczyce), Miechowitz (Miechowice), Morgenroth (Chebzie), Tarnowitz
(Tarnowskie Góry) kaj Zabrze. Al la plej aktivaj suprasileziaj esperantistoj
en tiu tempo apartenis Max Fleischer el Königshütte, A. Skorupa kaj Hans
Sliwka el Gleiwitz, d-ro Lazarek el Zabrze, d-ro Fedor Schmey el Beuthen kaj
Bluschke.
Esperantistaro de Vroclavo tre energie engaĝiĝis en popularigadon de
okazontaj en 1913 kulturhistoria kaj ĝardena ekspozicioj kaj inaŭguro de
Jarcenta
Halo (nun Popola Halo). Kun subteno de la Vroclava urbkomunumo, oni
eldonis esperantlingvajn prospektojn pri la urbo kaj ekspozicio kaj ankaŭ 24
paĝan gvidlibron pri Breslau. La eldonon de la gvidlibro prizorgis Arnold
Behrendt. La magistrato de Vroclavo aliĝis al UEA por havigi al si materialon
el la eksterlando por la ekspozicio kaj propagandi ĉi tiun per Esperanto en
aliaj landoj. La 10-an de aŭgusto 1913 okazis Breslaua Esperanto-Tago kun
interesa tuttaga programo.
En 1911 Ferdinand Mally el Görlitz eldonis lernolibron de Esperanto
kaj Arnold Behrendt el Vroclavo eldonis terminaron „Provo de teknika vortaro
por poŝto kaj telegrafo“ kaj en 1912 lernolibron. En Vroclavo estis sidejo
de Internacia Ligo de Esperantistaj Poŝtoficistoj (Ilepo) kaj en la jaroj
1911-1914 aperadis tie „Poŝta Esperantisto“.
La unua UEA-delegito en Vroclavo estis Arnold Behrendt (1909-1910). En la
jaroj 1910-1913 UEA-delegito en Vroclavo estis Georg Mahn, kiu ĉ. 1913
translokiĝis al Berlin. Poste longjara UEA-delegito en Vroclavo estis Siegmund
Freund (1914-1933). La 24-an de junio 1916 Ludoviko Zamenhof sendis al li
gratulojn okaze de naskiĝo de lia filo, kiu ricevis la nomojn Ludwig Lazarus.
Dum
la unua mondmilito aktive agas en Vroclavo la blindula unuiĝo „Interna Lumo“,
kies prezidanto estis Adolf Selten. Lia filo Reinhard naskiĝinta en 1930
estas nobelpremiito pri ekonomiaj sciencoj (1994) kaj ankaŭ esperantisto.
Rapidan marŝon de Esperanto en Silezio subite malhelpis eksplodo de la
unua mondmilito. Meze de 1913 vroclava esperantistino Julie Wolfson skribis
pri la militoj 1813/1815: „je la memoro de la tiamaj gloraj tagoj oni festas
nun, en nia pacema kaj prospera tempo, inde la estontecon; dankema kontraŭ la
amiko, justa kontraŭ la malamiko de tiam....Plej juste oni rigardu ilin kiel
transiran vojon al kulturo progresanta paŝon post paŝo., kiel historian
fakton, - eble baldaŭ kiel historian kuriozaon.“ Tiu silezia pacamantino ne supozis, ke post unu
jaro eksplodos kruela kaj ankoraŭ ne lasta milito, dum kiu esperantistoj
sidos en kontraŭaj tranĉeoj. Multaj esperantistoj estis enarmeigitaj, kelkaj
ricevis la ferajn krucojn, kelkaj pereis kaj ricevis lignajn krucojn. Malgraŭ
la milito esperantistaj kunvenoj en Silezio pli malpli regule okazadis. En
majo 1916, dum la kunveno en Schweidnitz parolis pri siaj militaj travivaĵoj d-ro med. Stolper forpermesita de la orienta fronto
kaj Georg Krause, vundita apud Verdun. En la sama jaro Esperanto-kunvenojn en
Vroclavo partoprenis d-ro Felix Zamenhof, dum sia kvarsemajna restado en
Silezio
En Hirschberg (Jelenia Góra) loĝis dum kelka tempo juna Eugen Wüster
(fama vortaristo kaj esperantologo). Mankas informoj ĉu li lernis Esperanton
ĝuste en Silezio. Li naskiĝis kaj ĉefe agis en Aŭstrio. La 16-an de
oktobro 1916 dekokjara Wüster kune kun d-ro Galle fondis Esperanto-Rondon en
Hirschberg.
b)
Zagłębie Dąbrowskie
En 1909 fondiĝas Esperanto-grupoj en Będzin (prezidanto I. Sercarz,
sekretario Michał Erlich), Dąbrowa Górnicza (prezidanto Henryk Bednarski,
sekretario P. Stacha) kaj Sosnowiec (prezidanto Stanisław Kozłowski,
sekretario M. Wojciechowski).
c)
Aŭstra Silezio
En (ĉ.) 1912 en Aŭstran Silezion venas Rudolf von Lidl, kiu gvidas
kursojn en diversaj lokoj. En 1913 kursojn tie gvidas ankaŭ d-ro Bock, d-ro
Laras, Haueisen kaj C. Raszka. En Cieszyn fondiĝas grupo, kies prezidanto
estas Rudolf von Liedl. En 1917 Bohumín (Oderberg) vizitas Hugo Steinhauer,
kiu faras efikan propagandon por Esperanto.
Dua
periodo 1919-1945
La milito finiĝis kaj fondiĝis aŭ refondiĝis multaj novaj ŝtatoj
en Eŭropo. Parto de Prusa Silezio transiris al renaskiĝinta Pollando. Aŭstra
Silezio estis dividita inter Pollandon kaj novefonditan ŝtaton Ĉeĥoslovakio.
En ĉiuj partoj de Silezio, apartenantaj nun al tri ŝtatoj, esperantistoj
entuziasme eklaboris.
a)
germana Silezio
En Malsupra Silezio aktiviĝas esperantistoj en Breslau (Wrocław/Vroclavo),
Schweidnitz (Świdnica) kaj Striegau (Strzegom). Fondiĝas novaj grupoj en
Freiburg (Świebodzice) kaj Waldenburg (Wałbrzych). En Vroclavo plej aktive
laboras Max Mielert, kiu instruas Esperanton en la katolika Matiogimnazio,
estas prezidanto de Katolika Esperanto-Grupo „Unueco“ kaj prelegas
en diversaj urboj. En Matiogimnazio lernas Esperanton 90 lernantoj, kiuj
fondas Esperanto-Rondon „Amikaro“. Laŭ iniciato de Max Mielert la 4-an de oktobro 1919 oni fondas en
Vroclavo Ligon de Katolikaj Esperantistoj en Germanujo. Preskaŭ ĉiuj
estraranoj estas silezianoj. En la preĝejo „Sankta Matio“ okazas la
unua en Silezio Sankta Meso kun esperantlingva prediko de pastro Becker kaj
kantoj en la internacia lingvo. En aprilo 1922 pastro Eduard Becker translokiĝas
de Bydgoszcz (Bromberg) al Vroclavo kaj ĝis la morto en 1930 aktive
partoprenas katolikan Esperanto-movadon en Silezio.
Fondiĝas Silezia Esperanto-Ligo kun lokaj grupoj en tuta germana
Silezio kaj sidejo en Vroclavo. En la tagoj 3-6 de junio 1922 okazas en
Vroclavo la 11-a Germana Esperanto-Kongreso kun pli ol 500 partoprenantoj. Dank al
klopodoj de pastro Eduard Becker, la 16-an de
junio 1924 Radiostacio Breslau komencas regulajn ĉiusemajnajn 10-minutajn
disaŭdigojn, kiuj estis ĉesigitaj de nazioj ĉ. 1933. De la 18-a de novembro 1925 tiuj
disaŭdigoj estas relajse disaŭdigataj de radiostacio Gleiwitz.
En Striegau (Strzegom) tre aktive laboras Karl Kliem, kiu loĝas poste
en Habelschwerdt (Bystrzyca Kłodzka) kaj Löwenberg (Lwówek Śl.), kie
fondas grupojn. Loĝante dum kelkaj jaroj en Habelschwerdt li ofte vizitas Bad
Reinerz (Duszniki-Zdrój) kaj klopodas pri starigo de Zamenhof-memorŝtono en
tiu kuracloko. La memorŝtono estis solene inaŭgurita dimanĉe la 9-an de aŭĝusto
1931. Tre aktive laboras esperantistoj en Hirschberg (Jelenian Góra) kaj en
najbaraj lokoj: Bad Warmbrunn (Cieplice), Landeshut (Kamienna Góra),
Schmiedeberg (Kowary) kaj Hermsdorf (Sobieszów).
Dum
aŭ tuj post la unua mondmilito Arnold
Behrendt forlasis Silezion por agi en Berlino. Li fariĝis redaktoro de
„Germana Esperantisto“ kaj prezidanto de GEA. Ĉirkaŭ 1926 same faris
Georg Habellok, kiu fariĝis sekretario kaj afergvidanto de GEA.
Antaŭ la 23-a UK en Krakovo, la 30 kaj 31-an de julio 1931 en
Vroclavo okazis la Antaŭkongreso kun partoprenantoj el 10 landoj, alloga
programo kaj subteno de urbaj aŭtoritatoj. En la jaroj 1933-1934 en
Vroclavo estis sidejo de Esperantista Blindula Ligo por Germanujo (EBLOGO),
kies prezidanto estis Adolf Selten.
En Supra Silezio aktivas esperantistoj en Beuthen (Bytom), Oppeln
(Opole) kaj Ratibor (Racibórz). En 1919 en Oppeln lernas Esperanton junaj fratoj
Fethke (Stefan, Jan kaj Edmund), kiuj post du jaroj translokiĝas kun gepatroj
al Bydgoszcz. Jan Fethke (Jean Forge), kiu estis poste filmreĝisoro,
verkis kelkaj originalaj romanojn en Esperanto kaj kune kun Edmund verkis
lernolibron por poloj. Prezidanto de la grupo
d-ro Langer gvidas en 1922 kurson por poŝtoficistoj. Krome en Oppeln fondiĝas
Polica Esperanto-Grupo kaj Laborista Esperanto-Grupo. En Beuthen en 1919 fondiĝas
Societo de Katolikaj Esperantistoj kaj Pacamikoj „Frateco“. Instruisto
Walter Knopf gvidas kursojn en supera reallernejo. En Ratibor gvidas kursojn
Klemens Wieczorek.
Antaŭ la Olimpiaj Ludoj okazintaj en 1936 en Berlino estro de la
Sekreta Ŝtata Polico, la Gestapo dekretis, ke ĝis la 15-a de julio 1936 ĉia
grupiĝo esperantista devas ĉesi sian agadon. Esperantistaro en la germana
parto de Silezio ne plu povis aktivi. La Zamenhofan memorŝtonon el Bad
Reinerz oni kaŝis en profundan arbaron, estis do en Silezio homoj, kiuj
esperis, ke ĝi estos iam restarigita.
b)
pola Silezio
En la pola parto de Silezio vigle agas Esperanto-grupoj en Brzezinka,
Chorzów (Chorzow), Dąbrówka Mała, Janów, Katowice (Kattowitz), Królewska
Huta (Königshütte), Lipiny, Nowa Wieś (Neudorf), Roździeń (Rosdzin),
Szopienice (Schoppinitz) kaj Wielkie Hajduki (Neu Hajduk). Kun granda oferemo
laboras por Esperanto Emil Kołodziej el Królewska Huta kaj Jan Tichawski el
Katowice, kiu fondis en 1929 eldonejon „Mondlingvo“. Aperis lernolibro de
Tichawski kun Esperanta - pola - germana
vortaro kaj pollingvaj kaj germanlingvaj gramatikaj klarigoj, destinita por
miksita loĝantaro de Silezio. En 1931 Eldonejo „Mondlingvo“ eldonis tri
publikaĵojn de Ludwik Krysta: „Marionetaj ludoj, ilia
prezentado, kaj unu Terpoma tragedio“; „Pri la prononcado de Esperanto“
kaj „La senvola svatanto. Unuakta teatraĵo kun kanto de Krystalo“.
Dum en la germana parto de Silezio disvolviĝis vigla katolika
Esperanto-movado, en la pola parto ĝi trovadis multajn obstaklojn. Por rompi
tiun indiferentecon tre fervore agis pastro Janik, kiu naskiĝis en 1895 en
Haatsch (nun Hať en Ĉeĥa Silezio), studis teologion en Breslau kaj estis
presbiterigita de kardinalo Bertram. Kiel vikario li deĵoris en Nędza, Łagiewniki Śląskie (Hohenlinde),
Tarnowskie Góry (Tarnowitz) kaj Chorzów. Ĉirkaŭ 1928 pastro Janik fondis
Propagandan Fakon de Pola Katolika Unuiĝo Esperantista (PKUE), kiu estis
filio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), sed ne estis
memstara societo de polaj katolikaj esperantistoj. Pri fondo de tia organizo
li diskutis en 1929 kun pastro Georges Ramboux el Parizo, redaktoro de „Espero
Katolika“. Tamen en 1930 pastro Janik fariĝis paroĥestro de novestablita
paroĥo Świerklany (Schwierklan). Pro multaj okupoj ligitaj kun konstruado de
preĝejo, nur en l938 li sukcesis fondi Pollandan Katolikan Ligon
Esperantistan kun sidejo en Świerklany, kies agadon post unu jaro rompis la
dua mondmilito. Ekde 1930 en Nowa Wieś (nun parto de Ruda Śl.) vigle agis
Katolika Esperanto-Rondo, kie gvidis multajn kursojn Klara Borzykowska.
Wiktor Ptok, naskiĝinta en Chorzów, lernis Esperanton ĉe pastro Paweł
Janik, poste li fariĝis gimnaziano ĉe Patroj Oblatoj en Lubliniec, kie faris
efikan propagandon kaj fondis ORE-rondon. El tiu rondo eliris multaj
pastroj-esperantistoj, interaliaj Henryk Paruzel, kiu post la dua mondmilito
daŭrigis en Pollando la ideon de pastro Janik.
c)
Zagłębie Dąbrowskie
Refondiĝas Esperanto-grupoj en Sosnowiec, Będzin kaj Dąbrowa Górnicza.
Komenciĝas laboro kadre de TUR (Asocio de Laboristaj Universitatoj) kaj MUL
(Urba Popola Universitato).
En Zagłębie Dąbrowskie vigle agas Bolesław Czechowski, Czesław
Rabenda, A. Ingster. Por koordini
kunlaboron Esperanto-grupoj elektis Esperantistan Delegitaron de Zagłębie.
Oni organizas ekspoziciojn, prelegojn, ekskursojn.
d)
Ĉeĥa Silezio
Ludwik Krysta agas en duonigita Cieszyn (Tešín
Teschen)
propagante Esperanton en ambaŭ partoj de la urbo kaj gvidante kursojn por
pola kaj germana loĝantaro. En Ĉeĥa Silezio la movado disvolviĝis komence
ĉefe inter germana loĝantaro, sed fondiĝis ankaŭ ĉeĥaj kaj polaj
Esperanto-grupoj. Ludwik Krtysta fondis en 1931 Regionan Esperanto-Ligon, en
kiu amike kunlaboris esperantistoj apartenantaj al tri naciecoj: ĉeĥoj,
germanoj kaj poloj.
La 8-an de majo 1927 okazis unua esperantista renkontiĝo sur la
montpinto Ĉantorio en Sileziaj Beskidoj aranĝita de ĉeĥaj esperantistoj.
Partoprenis ĝin 111 personoj: ĉeĥoj, germanoj, hungaroj, poloj kaj
slovakoj. Kunvenon gvidis Ludwik Krysta. Ekde tiam esperantistoj renkontiĝadis
ĉiujare ĝis 1938. Post la dua mondmilito oni renovigis la tradicion en 1948,
sed dum stalinisma periodo senperaj interparoloj inter poloj kaj ĉeĥoj sur
Ĉantorio ne estis eblaj.
En 1937 gesinjoroj Henriko kaj Erika Seppik el Estonio dum kelkaj
monatoj propanadis Esperanton kaj gvidis kursojn en Ĉeĥa Silezio, nome en
Bohumín, Doubrava, Lazy, Moravská Ostrava, Orlová, Petřvald, Slezká
Ostrava, Třinec kaj Vítkovice. Entute partoprenis en iliaj aranĝoj (kursoj,
paroladoj, provlecionoj kaj kursfinaj festoj) pli ol 11.000 personoj. Ilia
laboro tre fortigis movadon en tiu regiono, kiu post la dua mondmilito mirinde
ekfloris dum en cetera Silezio renaskiĝadis kun granda peno.
La
dua mondmilito kaj ĝiaj sekvoj
Venas septembro 1939. En „Esperanto“ de UEA ni legas: „Ree furiozas
milito. Apenaŭ malaperis la postsignoj de la pasinta kaj esperita lasta milito;
malica sorto ree tiris la homaron en abismon. Kiel ni esperantistoj rilatu al ĉi
tiuj okazantaĵoj ŝanĝantaj mondon kaj socion? Ni memoru, ke nia movado
florinta en Germanlando, Aŭstrio kaj en Ĉeĥoslovakio estis detruita per la reĝimo
naci-socialista. Per broŝuroj disvastigitaj en milionoj da ekzempleroj, nia
movado estis insultata. Multaj samideanoj germanaj estis persekutitaj, ja iuj
ankoraŭ nun troviĝas sub polica observo. Plia sukceso de tiu ĉi reĝimo forviŝus
nian aferon entute. Nia sinteno ne povas esti alie ol deziri, ke triumfu la
rajto kaj justeco por ĉiuj!
Dum tondras la kanonoj kaj bruas la propagando tra la etero, ni
esperantistoj restu konvinkitaj pri la utileco de nia klopodado. Ni firme
esperu, ke post la nuna militado realiĝos tio, kion diris nia majstro:
ĝis la bela sonĝo de l'homaro
por eterna ben' efektiviĝos“.
Josef Raška, nelacigebla aktivulo en Ostrava-regiono, arestita la 16-an
de aŭgusto 1941 pro sekreta defdenda movado kaj malliberigata en Nový Jičin,
Moravská Ostrava, Opava, Mírov, Breslau estis post longa turmentado ekzekutita
en Breslau la 16-an de aprilo 1943.
Malgraŭ persekutoj okazis dum milito sekreta instruado de Esperanto. En
1983 mi renkontis homon, kiu ne estis esperantisto, tamen sciis parkere la preĝon
"Patro nia", kiun li lernis de
kunmalliberuloj, dum restado en koncentrejo.
Kia estis dummilita kaj postmilita sorto de germandevenaj sileziaj
esperantistoj? Klemens Wieczorek el Ratibor, kiu jam en 1935 loĝis en Görlitz,
en la jaro 1946 loĝis en Löbau (Saksonio). Ernest Gaffert, esperantisto el
Oppeln, mortis la 8-an de majo 1942 en la koncentrejo Auschwitz, Max Mielert el
Breslau devigita forlasi Silezion loĝis en Bamberg kaj München, Josef Kunert
el Opava restadis en 1946 en Flüchtingslager en Obermedlingen. Kaj aliaj? Nun
ni alie rigardas la problemon de transloĝigo (elpelo) de la germandevenaj silezianoj, sed en
1945 post pli ol kvin jara krueala persekutado de slavaj nacioj venis tempo de
revenĝo. Pola intelektularo, kiu povus voki al humanismo kaj estimo al hieraŭaj
malamikoj, grandparte pereis en naziaj kaj sovetiaj koncentrejoj, kaj simplaj
homoj foje imitis naziajn kaj sovetiajn metodojn, kiujn ili observis dum
pasintaj kvin jaroj.
Fosi
la sulkon kaj semi esperon
En Supra Silezio, tuj kiam finiĝis la krueala milito, rekomencis agadon
Emil Kołodziej, Franciszek Mikunda kaj Jan Tichawski. En Ĉeĥa Silezio ree
aktiviĝis: Stanislav Chaloupka, Josef Dvořáček, Antonin Glet, Josef
Hanzelka, Alfons Kermel, Alois Kubala, Jan Taraba, Vladimír Slaný kaj multaj,
multaj aliaj. En senesperantigitan Malsupran Silezion venis kelkaj esperantistoj
el aliaj regionoj (Janina Ender, Jakub Garbar, Eugeniusz Matkowski, Eugeniusz Misiurewicz, Józef
Popiołek, Roman Sakowicz kaj Marian Tyszkiewicz), por konforme al vortoj de la
elstara franca esperantisto Teofilo Cart (1855-1931), fosi la sulkon kaj semi
esperon, kaj pri tio, Kara Leganto, vi legos en la sekvontaj felietonoj.
daŭrigota
Fontmaterialoj:
1) Kroniko de la silezia Esperanto-Movado. Kompilita de E. T. Wojtakowski.
[Elektitaj fragmentoj el esperantista gazetaro el la jaroj 1905-1946],
„Kroniko“
n-roj 5-7, Vroclavo 1998
2) Enciklopedio de Esperanto. Budapest 1933, p. 41, 136, 206, 307,
339, 357, 537, 572
3) Das Esperanto ein Kulturfaktor, Band 8, Berlin 1928, p.118-119
4) Jarlibro de UEA. 1908-1938
5) L. Zamenhof. 1-29 Adresaroj kun 21915 nomoj.