Eŭroponto

Interregiona
retejo

 
Esperanta indekso   Беларускi iндэкс   Český index   Deutscher Index   English index   Índice español   Index français   Hrvatski indeks   Magyar index   Indice italiano   Nederlands index   Index lietuviškai   Indeks polski   Índice português    Index în limba română   Русский индекс   Slovenský index   Slovenski indeks   Український iндекс

   
Edward Tadeusz Wojtakowski
   

Rolo de Esperanto en formado de la eŭropa identeco

         Pollando geografie apartenas al Eŭropo, sed ĉu ni rajtas diri, ke ni estas eŭropanoj? Oni ja povas loĝi en Pollando kaj ne senti sin polo, simile oni povas loĝi en Eŭropo kaj ne esti eŭropano. Formado de nacia kaj eŭropa identeco estas longdaŭra proceso. Por ni, poloj, ĝi komenciĝis samtempe en la 10-a jarcento. Unue ni devas trovi respondon je demando, kio estas nacia identeco, kaj nur poste kio estas la eŭropa identeco.

 

xx

   En orienteŭropaj landoj regas opinio, ke la mondo elektis jam la anglan kiel mondlingvon. Tio ne estas vero. Duono de angloj kaj usonanoj ne scipovas korekte skribi angle. Eŭropaj nacioj neniam konsentos, ke iliajn lingvojn oni traktu kiel malpli gravajn ol la angla. Kiel ekzemplon mi citos rezultojn de voĉdonado de legantoj de la aŭstra gazeto Der Standard en tiu afero. Redakcio de tiu gazeto starigis antaŭ sia legantaro jenan demandon:

Europa spricht in vielen Zungen - die meistgesprochene Sprache ist Englisch, gefolgt von Deutsch und Französisch. Soll eine davon "die" europäische Amtssprache werden? Welche Sprache sollte ein Europäer/eine Europäerin unbedingt beherrschen?

Eŭropo parolas multajn lingvojn – la plej uzata estas la angla, post ĝi la germana kaj la franca. Ĉu unu el tiuj lingvoj devas fariĝi la eŭropa ofica lingvo? Kiun lingvon devas nepre koni Eŭropano?

Redakcio de Der Standard donis jenajn elektoeblecojn:

elektoebleco traduko en Esperanton Voĉdonintoj Procento de voĉdonintoj
Esperanto - damit es endlich neben einer eigenen Währung auch eine eigene europäische Sprache gibt. Esperanto – por fine apud la komuna mono estu ankaŭ komuna eŭropa lingvo
 
6254 64,0
Deutsch la germana 1196 12,3
Englisch la angla 1075 11,0
Französisch la franca 765 7,8
Spanisch la hispana 97 1,0
Andere aliaj lingvoj 105 1,1
Die eigene Muttersprache reicht aus - Fremdsprachen werden völlig überbewertet. Kono de la propra gepatra lingvo sufiĉas – fremdaj lingvoj estas tro alte taksataj
 
275 2,8
Kune voĉdonintoj   9767  

La voĉdonado ankoraŭ daŭras. Sur la paĝo http://derstandard.at/?url=/?id=2375931 oni povas rigardi aktualan rezulton. Tamen unue oni devas signi sian elekton kaj klaki „Abstimmen“ = voĉdonu. Ĉiu povas voĉdoni nur unufoje. Personoj, kiuj konas la germanan povas partopreni diskutadon je forumo, kiu troviĝas sampaĝe sub rezultoj de la voĉdonado. Ni vidas, ke la angla tute ne ĝuas respekton flanke de Eŭropanoj. Se malgrandaj popoloj ne voĉdonos konkorde por Esperanto en la Eŭropa Parlamento, la nuna stato daŭros senfine.

    Ĉu etaj kaj mezaj landoj de Eŭropo devas ĉiam kaj en ĉio obei naciojn, kiuj en pasinteco strebis altrudi sian hegemonion al aliaj malpli fortaj nacioj? Ĉu jam nun, en reciprokaj kontaktoj inter si, ne devas enkondukadi laŭgrade Esperanton? La respondo estu vortoj de fama pola operkantistino Ada Sari: Jam ne unu „utopio“ fariĝis nun fakto efektivigita. Ankaŭ la plurlingveco, apartiganta la mondon, devus esti kiel eble rapide faligita de Esperanto avantaĝe por vera proksimiĝo kaj fratiĝo de la homoj kaj por vera progreso.

   La lingvo kreita de polo Ludoviko Zamenhof estas marka pola produktaĵo, pri kiu poloj ne nur devas fieri, sed ankaŭ devas aktive ĝin promocii kiel bonega komunikilo en la unuiĝanta Eŭropo.


Raporto Grin


La planlingvo

e s p e r a n t o


Ligiloj:
Universala Esperanto-Asocio  http://www.uea.org
Retejo de la Pola Esperanto-Asocio  http://www.esperanto.pl
Retejo de la Silezia Esperanto-Asocio  http://europonto.free.ngo.pl
Esperanto-Portalo „Ĝangalo“ http://gxangalo.com/
Interlingvistikaj studoj ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań http://phys.amu.edu.pl/~interl/index.html
Multmedia kurso de Esperanto en 18 lingvaj versioj (cs, da, de, el,  en, es, fr, hr, it, ja, ko, lt, nl, no, pl, pt, ru, sv)   http://www.cursodeesperanto.com.br  (9,8 MB)  (senpaga elŝuto)

Kurso „Lernu“ http://eo.lernu.net/
   
Multrimeda kurso de Esperanto En pasintaj jarcentoj niaj foraj kuzoj multfoje estis devigataj batali en kontraŭaj tranĉeoj de la fronto. Tiun dramon de kuzoj bele priskribis ĉeĥdevena aŭstra verkistino  Bertha von Suttner en sia libro Die Waffen nieder!. Esperanta traduko de Armand Caumont s.t.. For la batalilojn! (Dosiero en la formato pdf)

Bertha von Suttner (1843-1914)  estis granda pacifistino kaj samtempe subtenantino de la lingvo esperanto. Sub ŝia influo Alfred Nobel fondis premion „ por tiuj, kiuj pliigis al homaro plej grandajn avantaĝojn“. Pro ŝia agado por interpopola kompreniĝo ŝi  ricevis en 1905 la Nobel-pacpremion. En telegramo adresita al la Dresdena Esperanto-Societo ŝi skribis „Esperanto kaj pacifismo estas kuzoj“.

Esperanto hejme


Aktualigo: marto 2008

Bonvolu skribi al Eŭroponto

Kodado: Unikodo UTF-8

Aktualizacja: marzec 2008

Napisz do Europonto

© SEA & Worsten 2003